la plejprofundejoj de l' maro, ol pasigi ankoraux unu
nokton en tiu cxi ensorcxita sxipo."
Mi demandis lin pri la kauxzo de lia maltrankvileco, kaj li
respondis:
"Post kelkhora dormado mi vekigxis kaj ekauxdis, kiel oni
kuradas tien kaj cxi tien super mia kapo. Unue mi kredis, ke
estas vi; sed estis almenaux dudek, kiuj tie cxirkauxkuradis; mi
auxdis ankaux vokadon kaj kriadon. Fine malsuprenvenis la
sxtuparon pezaj pasxoj. Forlasis min nun plene la konscio. Nur
de tempo al tempo mi rekonsciigxis, kaj tiam mi vidis tiun saman
homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante
kaj trinkante cxe tiu cxi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu
kusxas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante
cxe lia flanko."
Tiel rakontis mia maljuna servisto. Mi sentis min absolute ne
bone, pri tio mi povas certigi vin. Tio do ne estis iluzio: mi
ankaux ja estis bone auxdinta la mortintojn. Sxipveturi en tia
societo, tio estis al mi plejaltgrade terura. Dume mia Ibrahimo
profundigxis en medito. "Jen mi trovis!" ekkriis li fine.
Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia
avo, sperta kaj multvojagxinta homo; gxi povus efiki kontraux
cxiuspecaj fantomoj kaj sorcxajxoj. Li certigis ankaux, ke tiu
dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile
malhelpebla, se ni senlace ripetos pregxsentencojn el la Korano.
La propono de l' maljunulo tre placxis al mi. Maltrankvilanime
ni vidis veni la nokton. Apud la kajuto estis cxambreto, en kiun
ni decidis retirigxi. Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn,
suficxe grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton.
Poste ni firmfermis laux eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo
surskribis en cxiuj kvar anguloj la nomon de l' Profeto. Tion
farinte, ni atendis la terurajxojn de l' nokto.
Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi
forte ekdormemigxis. Mia kunulo tial konsilis al mi pregxdiri
kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontrauxefikis. Subite
farigxis supre granda movado. Knaris la sxnuregoj; piedaj pasxoj
sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj vocxoj estis klare auxdeblaj.
Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante. Fine ni
ekauxdis iun malsuprenveni la sxtuparon de l' kajuto. Tion
auxdante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun
lernigis al li lia avo kontraux fantomoj kaj sorcxajxoj:
"Cxu vi el aero venis,
Aux en tomb' malluma dormis,
Aux vin mara fundo tenis,
|