opiniis min rajtigita, cxion cxi proprigi
al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni versxajne estas
ankoraux tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi
solaj kaj sen homa kunhelpo.
Ni refresxigis nin per la mangxajxoj kaj trinkajxoj, kiujn ni
trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la
ferdekon. Sed cxi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de
la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis,
ilin jxeti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni
trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazaux enradikitaj,
ili kusxis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la
tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni cxiuj iloj.
Neeble estis ankaux, disigi de lia masto la kapitanon; el lia
mano rigida ni ecx ne povis fortiregi lian sabron. En malgxoja
meditado pri nia situacio ni pasigis cxi tiun tagon. Je la
noktigxo mi permesis al Ibrahimo kusxigxi por dormi: mi mem volis
resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam
levigxis la luno, kaj mi kalkulis laux la steloj, ke estas la
dekunua horo, ekregis min tiel nekontrauxstarebla dormemo, ke,
kontrauxvole, mi kusxigxis malantaux barelo, kiu staris sur la
ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, cxar mi bone
auxdis la maron frapadi la flankon de l' sxipo kaj la velojn
knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis auxdi vocxojn
kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis levigxi, por rigardi
tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn
membrojn; mi ecx ne povis malfermi la okulojn. La vocxoj
farigxis cxiam pli klaraj; sxajnis al mi, kvazaux gaja sxipanaro
kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis auxdi
la fortan vocxon de iu ordonanta; mi ankaux klare auxdis, kiel
sxnuregoj kaj veloj supren-malsuprentirigxas. Sed iom post iom
mi senkonsciigxis kaj pliprofundigxis en dormo, en kiu mi kredis
auxdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekigxis, kiam la suno
jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizagxon. Mirigita, mi
cxirkauxrigardis. Ventego, sxipo, mortintoj, -- cxio, kion mi
auxdis dum la nokto, sxajnis al mi kvazaux songxo; sed kiam mi
suprenrigardis, mi cxion trovis kiel hieraux. Senmove kusxis la
mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto.
Ridante pri mia songxo, mi levigxis, por sercxi mian maljunan
serviston. Tiu cxi sidis en la kajuto kaj profunde meditis.
"Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus
kusxi sur
|