la antauxa parto de l' sxipo pendis longa sxnurego, al kiu ni
remis mane kaj piede, celante gxin kapti. Fine ni sukcesis tion
fari. Mi eligis lauxtan krion, sed seninterrompe dauxris sur la
sxipo la silento. Nun ni suprenrampis per la sxnurego, mi, la
pli juna, antauxe. Sed, ho teruro! Kia sceno sin prezentis al
mia rigardo, kiam mi ekpasxis sur la ferdekon! Sango rugxigis la
plankon. Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kusxis
cxirkauxe. Cxe la meza masto staris homo, ricxe vestita, kun
sabro en la mano; sed lia vizagxo estis pala kaj distordita, kaj
tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l' masto:
ankaux li estis senviva. Teruro malakcelis miajn pasxojn;
apenaux mi kuragxis spiri. Nun suprenvenis ankaux mia kunulo.
Tiun cxi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur
kiu vidigxis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj.
Fine, dirinte pregxon al la Profeto, ni kuragxis iri antauxen.
Cxe cxiu pasxo ni rigardis cxirkauxen pro timo, ke io nova ne sin
montru, io ecx pli terurega. Sed cxio restis nesxangxita. Longe
kaj largxe nenio vivanta, -- nur ni kaj la senlima oceano. Ni
ecx ne kuragxis lauxte paroli timante, ke la senviva, alpikita al
la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, aux ke
iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon. Fine ni atingis
sxtuparon, kondukantan en la sxipan internon. Tie ni nevole
ekhaltis kaj rigardis unu la alian, cxar neniu el ni kuragxis
esprimi siajn pensojn.
"Sinjoro," parolis mia fidela servisto, "terurajxo okazis cxi
tie. Tamen, ecx se, tie malsupre, la sxipo estas plena de
mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondicxe, ol resti
pli longe kun tiuj senvivuloj."
Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuragxigxinte, ni iris,
time-scivolaj, malsupren. Sed ankaux cxi tie regis tomba silento
kaj sole niaj pasxoj faris ehxon sur la sxtuparo. Ni staris cxe
la sojlo de l' kajuto. Metinte porden mian orelon, mi
auxskultis: nenio auxdebla! Mi malfermis. La cxambro prezentis
hxaosan aspekton. Vestajxoj, armiloj kaj alia ilaro
cxirkauxkusxis intermiksite. Nenio en ordo. La sxipanaro, aux
almenaux gxia estro, kredeble estis jxus drinkinta, cxar cxio
ankoraux kusxis cxirkauxe. Ni iris antauxen de cxambro al
cxambro, de apartamento al apartamento. Cxie ni trovis luksajn
provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa. Gxojegigis
min supermezure cxi tiu vidajxo, cxar konsiderante, ke estas
neniu sur la sxipo, mi
|