kiam la sxipestro al ni antauxanoncis ventegon. Lia vizagxo
malkasxis lian maltrankvilecon: sxajnis, ke li ne suficxe konis
la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li
ordonis faldi cxiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis
antauxen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la sxipestro do
kredis, ke li trompigxis pri la signoj de l' ventego. Subite,
tutproksime al la nia, preterveturis sxipo, kiun ni ne vidis
antauxe. Sovagxa gxojkriado elsonis al ni de gxia ferdeko, --
pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antauxventega horo.
La sxipestro, kiu staris cxe mia flanko, farigxis morte pala.
"Mia sxipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!"
Antaux ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga
ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante.
"Cxu vi gxin vidis?" ili kriis. "Ve! ve! sonis nun nia lasta
horo!"
La sxipestro ordonis vocxe legi konsolajn sentencojn el la
Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble
plifortigxis la ventego; kaj antaux ol forpasis ecx unu horo,
surterigxis la sxipo kun granda krakego. Oni surakvigis la
boatojn; kaj apenaux la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris
antaux niaj okuloj la sxipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis
sur la maro. Sed niaj cxagrenoj ankoraux ne finigxis. Cxiam pli
terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la
boaton. Mian maljunan serviston mi forte cxirkauxprenis, kaj nun
ni jxure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine
revenis la tago. Sed cxe la unua apero de l' matena rugxo kaptis
la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi
revidis iun el miaj kunsxipanoj. Mi estis senkonsciigita de l'
falego. Revekigxinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela
servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj
suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis
videbla nia sxipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al
kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimigxinte, mi rekonis gxin
kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte
timigis la sxipestron. Al mi inspiris tiu sxipo strangan
teruron. Teruris min la tiel timege efektivigxinta diro de l'
sxipestro; teruris min ankaux la dezertega aspekto de l' sxipo,
sur kiu neniu montrigxis, indiferente kiom ajn ni alproksimigxis,
kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni gxi estis la sola savrimedo;
tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian
vivon.
De
|