s la tendojn, kaj la karavano reekiris en
sia kutima marsxordo.
Preskaux la tutan nokton ili rajdis antauxen; cxar brulvarmege
estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre
refresxigaj. Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la
tendojn, kaj kusxigxis dormi. Pri la fremdulo la komercistoj
zorgis kvazaux pri sia plej honorinda gasto. Unu donis al li
kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en cxiuj
rilatoj oni servis lin, kvazaux li estus hejme. Jam komencigxis
la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree levigxis; kaj
unuanime ili decidis resti cxi tie gxis la vespero. Post komuna
tagmangxo, ili denove pliproksimigxis unu al alia; kaj la juna
komercisto sin turnis al la plej agxa kaj diris:
"Selim Baruhx agrabligis por ni la hierauxan posttagmezon; nu,
Ahxmet, cxu ankaux vi rakontus al ni ion, aux okazintajxon el via
longa vivo, kiu sendube estas ricxa je aventuroj, aux iun belan
fabelon?"
Ahxmet silentis dum kelka tempo, kvazaux sendecida, cxu li diros
tion aux alion; fine li parolis:
"Karaj amikoj! Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum cxi tiu
vojagxo, kaj ankaux Selim meritas mian konfidon. Propran
travivitajxon mi do sciigos al vi, -- ion, pri kio, en aliaj
cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte
rakontis."
La Historio pri la Fantomsxipo.
Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek
malricxa nek ricxa, -- unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion
riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis
min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti
al li utila. Kiam mi jxus farigxis dekokjara kaj li faris sian
unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de cxagreno pro
tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post
nelonge mi havis kauxzon jugxi lin felicxa pro lia morto; cxar
kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la sxipo, al kiu
li komisiis siajn komercajxojn, alprofundigxis. Sed cxi tiu
malfelicxo ne povis malvarmigi mian kuragxon de junulo.
Sxangxinte en monon cxion, kion postlasis mia patro, mi
ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min
nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia
familio, li ankaux nun ne volis disigxi de mi, nek de mia sorto.
Favoris nin la vento, kiam ni ensxipigxis en la haveno de
Balsoro. La sxipo, sur kiun mi dungigis min, destinigxis al
Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo,
|