plu vian
striginon?" sxi diris. Estis sxi! Tiagrade cxarmis la kalifon
sxiaj beleco kaj gracieco, ke li ekkriis: estas lia plej granda
felicxo, ke li farigxis cikonio.
Nun ili cxiuj ekvojagxis kune Bagdadon. La kalifo trovis en siaj
vestoj ne sole la skatoleton kun la magia pulvoro, sed ankaux
sian monujon. Li do acxetis en la plej proksima vilagxo cxion,
kion ili bezonis por la vojagxo; kaj baldaux ili atingis la
pordegojn de Bagdado. La alveno de l' kalifo elvekis tie grandan
miron. Oni estis proklaminta lin mortinta; tial multe gxojis la
popolo, rehavante sian amatan estron.
Sed des pli forte ekbrulis ilia malamo al la trompisto Mizra.
Ili are eniris en la palacon, kaj kaptis la maljunan sorcxiston
kaj lian filon. La maljunulon forsendis la kalifo en la saman
ruinan cxambron, kie logxis iam la regxidino, kiel strigino, kaj
tie li ordonis pendigi lin. Sed al la filo, kiu nenion komprenis
pri la artifikoj de la patro, la kalifo permesis elekti, cxu li
volas morti aux enflari. Kiam li elektis tion cxi lastan, la
grandveziro prezentis al li la skatoleton. Unu fortan enflaron;
kaj la magiplena vorto de l' kalifo aliformigis lin cikonio. La
kalifo ordonis enfermi lin en fera kagxo, kiun oni starigis en la
gxardeno de l' palaco.
Longe kaj felicxe vivis Kalifo Hxasid kun sia edzino, la
regxidino. Liaj plej felicxaj horoj estis cxiam tiuj, en kiuj la
grandveziro, posttagmeze, vizitis lin. Tiam ili paroladis ofte
pri la cikonio-aventuro; kaj se la kalifo estis pli ol kutime
gajhumora, li bonvole konsentis imiti la grandveziron, montrante
kian mienon li havis kiel cikonio. Serioze, per tre rektigitaj
kruroj, li marsxadis tra la cxambro, blekadis, svingadis la
brakojn, kvazaux ili estus flugiloj, kaj montris, kiel la
grandveziro vane sin klinis orienten kaj kriis, "Mu --, Mu --."
Al Sinjorino Kalifedzino kaj sxiaj infanoj cxi tiu prezentado
faris cxiufoje grandan plezuron; sed se la kalifo ne volis cxesi
blekadi kaj klinigxadi kaj kriadi, "Mu --, Mu --," la veziro,
ridetante, minacis sciigi al Sinjorino Kalifedzino, kion oni
pridiskutadis cxe la pordo de Regxidino Strigino.
Kiam Selim Baruhx finis sian rakonton, la komercistoj esprimis
grandan kontentigxon pri lia historio. "Efektive, forpasis
nerimarkite la tuta posttagmezo," diris unu el ili, dissxovante
la kovrilon de la tendo. "Malvarmete blovas la vespera vento;
ni do povus bone dauxrigi nian vojagxon." Liaj kunvojagxantoj
konsentis; oni kunmeti
|