trauxe, ankoraux juna kaj frauxla; vi do
povus pli konvene doni la manon al juna kaj bela regxidino."
"Gxuste jen estas!" ekgxemis la kalifo, melankolie mallevante la
flugilojn. "De kie vi scias, ke sxi estas juna kaj bela? Jen
kion mi nomas: 'Acxeti katon en fermita sako'!"
Dum longa tempo ili penadis por influi unu la alian. Sed fine
konvinkigxinte, ke lia veziro preferus resti cikonio, ol edzigxi
kun la strigino, la kalifo mem decidigxis plenumi la kondicxon.
Granda estis la gxojo de l' strigino. Sxi konfesis, ke ili ne
povus veni en pli oportuna tempo, cxar jam en cxi tiu nokto
versxajne kunvenos la sorcxistoj.
Kune kun la cikonioj sxi forlasis la cxambron, por konduki ilin
en la salonon. Ili iris longatempe tra malluma koridoro. Fine,
renkonte al ili, tra duone ruinigxinta muro, elradiis hela lumo.
Kiam ili tie alvenis, la strigino konsilis al ili sin teni
absolute senbrue. Tra la truo, antaux kiu ili staris, ili povis
superrigardi grandan salonon. Gxi estis cxirkauxita de kolonoj
kaj belege ornamita. Multe da koloraj lampoj anstatauxis la
tagan lumon. En la mezo de l' cxambrego staris ronda tablo,
sxargxita per multaj elektitaj mangxajxoj. Cxirkaux la tablo
etendigxis kanapo, sur kiu sidis ok viroj. En unu el tiuj cxi la
cikonioj rekonis la kolportiston, kiu vendis al ili la
sorcxpulvoron. Lia najbaro petis lin, ke li rakontu siajn plej
novajn farajxojn. Li do rakontis interalie la historion pri la
kalifo kaj lia veziro.
"Kaj kian vorton vi donis al ili?" demandis lin alia sorcxisto.
"Tre malfacilan latinan vorton: _Mutabor_."
V.
Auxdinte tion cxe sia murtruo, la cikonioj preskaux
senkonsciigxis de gxojo. Ili kuris tiel rapide per siaj longaj
kruroj al la pordego de l' ruino, ke la strigino apenaux povis
ilin sekvi. Tie diris la kalifo, kortusxita, al la strigino:
"Savintino de mia vivo kaj de la vivo de mia amiko, akceptu min
kiel vian edzon, en eterna dankemo pro tio, kion vi faris por
ni."
Poste li turnis sin orienten. Trifoje la cikonioj klinis siajn
longajn kolojn al la suno, kiu jxus levigxis malantaux la montoj;
_Mutabor_, ili kriis; kaj en la sama momento ili estis
resxangxitaj. Gxojegante pro la retrovita vivo, cxirkauxprenis
sin reciproke sinjoro kaj servisto, kun rido kaj ploro. Sed kiel
priskribi ilian miregon, kiam ili rigardis cxirkauxen? Bela
sinjorino, brilege vestita, staris antaux ili. Ridetante, sxi
donis al la kalifo la manon. "Cxu vi ne rekonas
|