en, kaj
kriegis en miajn orelojn, per terura vocxo: 'Cxi tie vi restu,
malbelega, ecx de la bestoj malestimata, gxis via morto, aux gxis
iu deziros propravole edzigxi kun vi ecx en cxi tiu monstra
formo. Tiel mi vengxas min al vi kaj al via malhumila patro.'
De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malgxoja, mi
vivas kiel ermitino en cxi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj
ecx de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo;
cxar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno supersxutas per
sia pala lumo cxi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la
vualo."
La strigino cxesis paroli, kaj denove forvisxis per la flugilo la
larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri sxia doloro.
La kalifo estis, dum la rakontado de l' regxidino, profundigxinta
en medito.
"Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter
via malfelicxo kaj mia. Sed kie mi trovos la solvon de cxi tiu
enigmo?"
La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman
antauxsenton, kiel vi; cxar foje, en mia plej juna agxo,
antauxdiris al mi sagxa virino, ke cikonio alportos al mi grandan
felicxon. Eble mi scias ankaux, kiel ni povos nin savi."
La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo sxi pensas.
"La sorcxisto, kiu nin ambaux malfelicxigis," diris sxi,
"venas cxiumonate unu fojon en cxi tiun ruinon. Ne malproksime
de cxi tiu cxambro estas salono. Tie li havas la kutimon
festenadi kun multaj siaj similuloj. Multfoje mi jam
subauxskultis ilin tie. Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn
hontindajn farajxojn. Eble li tiam elparolos la sorcxvorton,
kiun vi forgesis."
"Kara mia regxidino," ekkriis la kalifo, "parolu! Kiam li
venos? Kie estas la cxambrego?"
La strigino momenton silentis; poste sxi parolis: "Ne malplacxu
al vi mia peto! Nur laux unu kondicxo mi povos plenumi vian
deziron."
"Parolu, parolu!" kriis Hxasid. "Ordonu! Cxian kondicxon mi
akceptos."
"Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos
farigxi, nur se unu el vi donos al mi sian manon."
La propono sxajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo
faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento.
"Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l'
pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi -- vi ja povas bone
sxin preni."
"Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu
al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen? Krom tio, mi estas jam
grandagxulo, kaj vi, kon
|