, ol al besto. Plena
de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj
sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj
petegis lin, ke li ne jxetu ilin en novajn nekonatajn dangxerojn.
Sed vane! La kalifo, kiu havis brave batantan koron ecx sub la
cikonia flugilo, elsxiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj
rapidiris antauxen en malluman koridoron. Li alvenis baldaux al
pordo, kiu sxajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare
ekauxdis gxemetojn kaj iom da plorkriado. Li pusxe malfermis la
pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo. En la
ruinigxinta cxambro, kiun eta kradfenestro nesuficxe lumigis, li
ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero. Grandaj larmoj
rulfluadis el sxiaj rondaj okulegoj, kaj per rauxka vocxo sxi
elsonigis el la kurba beko siajn gxemojn. Sed kiam sxi ekvidis
la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankaux eniris, tiam
sxi eligis lauxtan gxojkriadon. Gracie, per la brunemakulita
flugilo, sxi elvisxis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda
miro de l' du cxeestantoj, sxi ekkriis en bona, homa lingvo
araba:
"Ho cikonioj, estu bonvenaj! Vi estas por mi bona antauxsigno
de mia savigxo; cxar estas al mi antauxdirite, ke per cikonioj
venos al mi granda felicxo."
Rekonsciigxinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia
longa kolo, gracie arangxis siajn maldikajn krurojn, kaj diris:
"Strigino! Jugxante laux viaj vortoj, mi devas vin kredi mia
kunsuferantino. Sed ho ve! Via espero, ke per ni venos via
savo, estas vana. Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi
auxdos nian historion."
La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni
jam scias.
IV.
Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj
diris:
"Auxdu ankaux mian historion kaj sciigxu, ke mi estas ne malpli
malfelicxa, ol vi. Mia patro estas la Regxo de Hindujo; mi, lia
malfelicxa solfilino, nomigxas Lusa. Tiu sorcxisto Kasxnur, kiu
ensorcxis vin, jxetis ankaux min en la malfelicxon. Unu tagon li
venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra.
Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenjxeti lin de la
sxtuparo. Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove
alsxteliri proksime al mi. Foje, kiam mi volis trinki en mia
gxardeno ion refresxigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel
sklavo, trinkajxon, kiu sxangxis min en cxi tiun abomenan
figuron. Svenintan pro teruro, li portis min cxi ti
|