Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj
ranoj, cxar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj
frandajxoj. Ilia sola plezuro en cxi tiu malgxoja situacio estis
tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de
Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo.
En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur
la stratoj. Sed cxirkaux la kvara tago post ilia ensorcxo,
sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la
strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo
en rugxa orebrodita mantelo sidis sur multornamita cxevalo;
cxirkauxis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post
li; kaj cxiuj kriadis: "Vivu Mizra! Saluton al la estro de
Bagdado!" Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la
palaca tegmento, kaj Kalifo Hxasid parolis:
"Cxu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorcxita, grandveziro?
Tiu Mizra estas filo de mia gxismorta malamiko, la potenca
sorcxisto Kasxnur, kiu, en malbona horo, jxuris vengxon al mi.
Tamen mi ankoraux ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto
de mia malfelicxo; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en
sankta loko la sorcxo malplenumigxos."
Ili levigxis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis laux la
direkto de Medina.
Sed ne bone prosperis al ili la flugado, cxar ambaux cikonioj
ankoraux malmulte sin ekzercadis.
"Ho ve!" ekgxemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun
afabla permeso de via kalifa mosxto, baldaux finigxos miaj
fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperigxis,
kaj ni farus bone, sercxante restadejon por la nokto."
Hxasid auxskultis favore la peton de sia servisto; kaj cxar li
ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu sxajnis, kvazaux gxi
donus rifugxejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis
pasigi cxi tiun nokton, estis en pasinta tempo, lauxsxajne,
kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli
bone konservitaj cxambroj atestis pri la iama belegeco de la
domo. Hxasid kaj lia akompananto cxirkauxiris tra la koridoroj,
sercxante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor.
"Granda sinjoro," li diris mallauxte, "estas ja, mi scias,
malsagxe de la flanko de grandveziro, ecx pli malsagxe de la
flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al
mi en la koro, cxar tutproksime mi bone auxdis plendsonojn kaj
gxemegojn."
Nun haltis ankaux la kalifo kaj klare ekauxdis mallauxtan
ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo
|