ve povas paroli cikonie."
Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Gxi purigis al si
la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimigxis
al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antauxen, kaj
auxdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: --
"Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?"
"Plej bonan dankon, kara Frauxlino Blekbek'. Mi jxus sercxis
mian matenmangxeton. Cxu vi ne volas akcepti ranfemureton aux
kvaroneton de lacerto?"
"Mi humile vin dankas; hodiaux mi absolute ne havas apetiton.
Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas
danci hodiaux antaux la gastoj de mia patro; tial mi volas nun,
private, ekzerci min iome."
Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn pasxojn. La
kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis sxin per la okuloj. Sed
kiam sxi starigxis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis
gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberigxis el
iliaj bekoj nekontrauxstarebla ridado; kaj pasis longa tempo,
antaux ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis
sin. "Vere, tio estis sxerco," ekkriis li, "kiu per oro ne
estus pagebla. Domagxe, ke la malsagxaj bestoj lasis sin
fortimigxi per nia ridado; alie ili certe estus ankaux
kantintaj!"
Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite
estas ridi en la aliformigxa stato. Li diris al la kalifo sian
timon.
"Per Mekka kaj Medina! Malbona sxerco estus, se mi devus resti
cikonio. Penu do rememori la vortacxon; al mi gxi ne volas
reveni.
"Trifoje ni devas klinigxi orienten, dirante samtempe: Mu --,
Mu --, Mu --."
Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe klinigxis, tiel ke
iliaj bekoj preskaux tusxis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta
estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo klinigxadis, kaj
kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu --, Mu --, cxiu memoro
pri gxi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro
estis kaj restis -- cikonioj!
III.
Malgxojaj, la ensorcxitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne
sciis, kion fari en cxi tiu malfelicxo. El sia cikonia hauxto
ili ne povis eliri; ecx en la urbon ili ne povis reveni, por sin
rekonigi; cxar kiu kredus al cikonio, ke gxi estas la kalifo?
Kaj ecx se oni kredus tion, cxu la Bagdadanoj nomus kalifo
cikonion?
Dum multe da tagoj ili cxirkauxvagadis, mizere nutrante sin per
kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile mangxeblaj pro iliaj
longaj bekoj.
|