flaros iomete el mia skatoleto, kaj auxskultos, kion
oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo."
II.
En la sekvinta tago, Kalifo Hxasid apenaux matenmangxis kaj sin
vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, laux ordono,
dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun
la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li
ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la
vastaj gxardenoj de l' kalifo; sed vane ili cxirkauxspionadis je
io vivanta, por ekprovi la grandfarajxon. Fine la veziro
proponis, ke oni iru gxis lageto, kie li ofte vidis multe da
bestoj, precipe cikonioj, kiuj cxiam kaptis lian atenton per sia
blekado kaj grava sintenado.
La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambaux iris
al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene
pasxadis tien kaj cxi tien, sercxante ranojn kaj iom blekante de
tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero,
duan cikonion, alflugantan tiuregionen.
"Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro,
"cxi tiuj ambaux longakruruloj kondukas unu kun la alia belan
interparoladon. Se ni do farigxus cikonioj?"
"Bone dirita," respondis la kalifo. "Sed ni antauxe pripensu,
kiamaniere oni rehomigxas. -- Jen mi trovis: trifoje klinigxinte
orienten kaj dirinte _Mutabor_, tiel mi refarigxas kalifo, kaj vi
veziro. Sed pro la cxielo ne ridu, alie ni pereos."
Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta
super ilia kapo, proksimigxas malrapide al la tero. Tuj li
eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis gxin
al la grandveziro, kiu ankaux enflaris, kaj ambaux kriis:
_Mutabor!_
Malsxvelis al ili la kruroj kaj igxis maldikaj kaj rugxaj: la
belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo farigxis
malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj farigxis flugiloj; la
kolo eligxis el la sxultroj kaj longigxis unu ulnon; la barbo ne
estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon.
"Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira mosxto," parolis
la kalifo, post longedauxra mirego. "Per la barbo de l'
Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan."
"Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro,
riverencante; "sed miaflanke, mi kuragxas certigi vin, ke Via
Alteco havas preskaux pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel
kalifo. Sed, se placxas al vi, ni iru auxskulti tiujn niajn
samrasanojn, kaj ekscii, cxu ni efekti
|