rovigxas
komercajxoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni
vidis en gxi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion
kun stranga skribajxo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi.
"Mi ricevis cxi tiujn ambaux objektojn de komercisto, kiu trovis
ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne
scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via
dispono; al mi ili utilas nenion."
La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn
manuskriptojn, ecx se li ne povis legi ilin, acxetis la
skribajxon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed
la kalifo pensis, ke li plezurege sciigxus, kion la skribajxo
enhavas. Tial li demandis la veziron, cxu li ne konas iun, kiu
povas gxin decxifri.
"Favora mia estro!" respondis cxi tiu; "apud la granda moskeo
logxas homo, kiun oni nomas Selim la Sagxa; tiu komprenas cxiujn
lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figurajxojn."
Baldaux aperis la sagxa Selim.
"Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, lauxdire, tre
sagxa; rigardu do cxi tiun skribajxon kaj sciigu min, cxu vi
povas gxin legi. Se vi sukcesos gxin legi, vi ricevos de mi
novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn
kaj dudek-kvin plandobatojn, cxar en tiu okazo oni malprave nomas
vin Selim la Sagxa."
Selim sin klinis kaj diris: "Efektivigxu via volo, sinjoro!"
Dum longa tempo li atente rigardis la skribajxon, poste ekkriis
subite: "Tio estas latinajxo, sinjoro; oni pendigu min, se gxi
ne estas latinajxo."
"Diru, kion gxi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinajxo gxi
estas."
Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos cxi tion, lauxdu Allah'on
pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en cxi tiu
skatoleto kaj diros: _Mutabor_, tiu povos sin aliformigi en kiun
ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en
sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun
saman vorton. Sed, post la aliformigxo, gardu vin, ke vi ne
ridu; alie la sorcxvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi
restos besto."
Kiam Selim la Sagxa finis legi, plenigxis de gxojo la koro de l'
kalifo. Li ordonis al la sagxulo jxure promesi, ke li al neniu
malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis
lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan acxeton ni
faris, Mansor. Kiel gxoje mi atendas la momenton, kiam mi farigxos
besto! Morgaux matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la
kamparon, en
|