ercistoj. "Ni akceptu la proponon."
"Mi gxojas, ke la propono placxas al vi," diris Selim; "kaj
por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la
komencon."
La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimigxis unu al alia
kaj igis la fremdulon sidigxi en la mezo. La sklavoj replenigis
la pokalojn, denove plensxtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj
alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume
refresxigis Selim sian vocxon per plengorgxo da sorbedo,
forpusxis de la busxo sian longan barbon, kaj ekparolis: "Auxdu
do la historion pri Kalifo Cikonio."
La Historio pri Kalifo Cikonio.
I.
Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo
Hxasid de Bagdado. Li estis iom dorminta, cxar varmege estis
tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran
mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al
tempo iom da kafo, kiun versxis al li lia sklavo, kaj cxiufoje,
kiam placxis al li la gusto de l' trinkajxo, li kontente karesis
al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone.
En cxi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, cxar li
estis tiam plej malsevera kaj afabla. Gxuste tial vizitis lin
cxiutage cxirkaux tiu horo lia grandveziro Mansor. Ankaux en cxi
tiu tago li venis; sed li havis, tute kontraux sia kutimo, tre
enpensigxan mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la busxo
kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman vizagxon,
grandveziro?"
La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis
antaux sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, cxu mi faras
mediteman vizagxon, mi ne scias: sed malsupre, antaux la palaco,
staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotajxojn ke mi
cxagrenigxas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj
moneroj."
La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian
amikajxon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la
kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la
kolportisto. Cxi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizagxa
kaj cxifone vestita. Li portis keston, en kiu trovigxis
cxiuspecaj vendotajxoj: perloj kaj ringoj, ricxe ornamitaj
pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro
esploris cxion; fine, la kalifo acxetis por si mem kaj por Mansor
belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon. Kiam la
kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis
malgrandan tirkeston kaj demandis, cxu ankaux tie t
|