nturoj de
Robinsono Kruso."
Cxi tiu traduko estas de "Robinson Crusoe" de la "Altemus' Young
People's Library Edition".
Parto I
Mi naskigxis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la
sesjarrego de la regxo Karolo la Unua. Infane, mi sentadis grandan
deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliagxante, la deziro
plifortigxis; gxis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj
piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldaux trovis okupadon sur
sxipo.
Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte
la sxipo enfendigxis. Cxiuj al la pumpiloj rapidis. La sxipon ni sentis
gxemi en cxiuj siaj tabuloj, kaj gxian trabajxon ektremi de la antauxa gxis
la posta parto; kaj baldaux klarigxis ke ne estas ia espero por gxi, kaj
ke cxio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn.
Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da
tempo, sxipo kusxante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed
la maro estis tro maltrankvila por gxi restadi sxipflanke; tial ni
eljxetis sxnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj
tiamaniere ni cxiuj enboatigxis.
Tamen, vanigxis en tia maltrankvila maro, por peni albordigxi la sxipon,
kiu alsendis la virojn; aux aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne
povis ion fari, krom gxin lasi peligxi teron.
Duonhore, nia sxipo trafis rifon kaj subakvigxis, kaj gxin ni ne vidis
plu. Tre malrapide, ni alproksimigxis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam
ajn la boato levigxis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis
homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin.
Fine, gxojege, ni surterigxis, kie bonsxance, ni renkontis amikojn, kiuj
donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la
bonan sencon por iri hejmon, estus pli bone por mi.
La viro, kies sxipo subakvigxis, diris kun grava mieno: "Junulo, ne iru
plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi." "Kial do, sinjoro,
vi mem iros plu surmaron?" "Tiu estas alia afero. Mi estas elnutrita
por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian sxipon por eltrovi, la
staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se
vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kauxzis tiun-cxi
tutan malbonon al ni."
Mi ne parolis alian vorton al li, kiun vojon li iris, mi nek scias,
nek deziris sciigxi, cxar mi estis ofendita pro tiu-cxi malgxentila
parolado. Mi multe pensis; cxu iri hejmon, aux cxu iradi surmaron. Honto
|