fari panon el gxi.
Kvankam mi ne havis ilojn, mi faris panon, kaj neniu povas diri, ke mi
gxin ne perlaboris per la sxvito de mia frunto. Kiam la pluvo endomadis
min, mi havis sportegon instruante mian karulan birdon Polo kiel
paroli; sed ho! tiel muta estis cxio cxirkaux mi, ke mia propra vocxo
ektremigis min.
Nun mi bezonas havigi botelegojn, potojn, kaj telerojn; sed mi ne
sciis, kiel ilin fari. Fine, mi eliris por sercxi argilon, kaj tion
trovis preskaux mejlo de mia domo; ja estis ridinda rigardi la
strangajn formojn, kiujn mi faris el gxi. Cxar, kelkaj el miaj botelegoj
kaj potoj estis tro malfortikaj por elporti sian propran pezon, kaj
ili disfalis eksteren kaj internen, cxiumaniere; kaj aliaj, metitaj en
la sunradiojn por bakigxi, fendigxis pro la varmego de la radioj. Vi
povas diveni, kia estis mia gxojo, kiam mi fine faris poton, kiu
eltenis la varmegecon fajran, tiel ke mi povis boli viandon por
buljono.
Nun mi devas fari kribrilon por senrubigi la grenon. Mi ne povas uzi
kaprajn harojn, cxar mi povas nek plekti nek sxpini, tial dujare mi
kontentigis min per maldika peco da sxtofo, alportita de la sxipo. Sed,
pisti la grenon sxtone, mi trovis esti la plej malfacila laboro el
cxiuj. Por baki la panon, mi bruligis lignon gxis cindroj, kiujn mi tuj
metis sur la fajrujon por gxin varmegigi, kaj poste la bulkojn por baki
kaj tiamaniere, faris panon.
Nun mi konsideras la sxipboaton kiu kusxas sur la sabla altajxo, kien gxi
pusxegxis per la sama ventego, kiu min ankaux jxetis surteron. La boato
kusxis havante la kilon cxielen, tiel ke mi devis fosi la sablon for de
gxi, kaj gxin turni stangpere. Tion farinte, mi trovis vane, ne havante
la forton por gxin surmarigi. Tial cxio, kion mi povas fari, estis
konstrui malpli grandan boaton el ia arbo; kaj mi eltrovis unu, kiu
gxuste tauxgas por tiun fari, kaj kiu kreskis ne malproksime de la
marbordo; sed simile al la sxipboaton, tiun mi ne povis movi.
Kion fari? Mi nun ebenigis kaj glatigis la tutspacon de la boato gxis
la maro, por ke la boato glitigxu maren; sed tiu plano ne sukcesis; mi
decidis provi alian planon; nome, elfosi fosajxon por konduki la maron
al la boato. Tamen, por tion fari, estus necese, ke mi fosu tian
grandan profundon, ke la laboro okupus unu viron kelke da jaroj. Kaj
tro malfrue mi trovis, ne estas sagxe ellabori projekton antaux ol mi
unue pripensis la penadon kaj koston.
"Nu do," mi pensis, "mi devas forlasi la boaton, kaj tial miajn
|