u jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi
vidis neniun.
Parto IV
Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte.
Cxar estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi auxdis
pafilpafon. Mi opiniis, ke gxi certe estas de sxipo jxetita surteron per
ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en
la sxipo, se sxipo gxi estas, sciigxu, ke iu estas tie-cxi por helpi ilin.
Mi poste auxdis du pafojn plu. Post kiam lumigxis, mi iris sudflankon de
la insulo, kaj tie kusxas ruino de sxipo, tiunokte jxetita sur la
sxtonegojn. Gxi kusxis tro malproksime por mi vidi, cxu restas homoj sur
gxi.
Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenaux unu el la
sxipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj
sur la sxipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion
fari. Trovigxas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero
tiel forte pusxas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la
esperatan celon, sxajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis cxe mi.
Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi gxin
ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankoraux havis multe),
sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromagxo, kaj poste
ekveturis enmare. Mi pense ektimis pri la dangxero, en kiu mi min
antauxe trovis sur la samaj sxtonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam
mi sciis, ke, cxar mia boato estas malgranda, cxio estus perdata, se
ventego ekblovus. Baldaux mi trovis, ke estas necese por mi returni
surteron gxis la fluo turnigxos kaj la forfluo komencos.
Mi decidis eliri la sekvantan tagon kun la forfluo, tial tiunokte mi
dormis en mia boato. Tagigxe, mi ekveturis enmaron kaj netute duhore,
mi atingis la sxipruinon. Jen, kia vidajxo! La sxipo estis jxetita sur la
sxtonegojn. La posta parto estis rompita per la ondoforto, la mastoj
fornagxigitaj, sxnuregoj kaj cxenoj disjxetitaj ferdeke, kaj cxio envolvita
en malgajo. Kiam mi atingis la sxipruinon, hundo alnagxis al mi,
blekante kaj ploretante. Mi prenis la hundon en la boaton; kiam mi
donis al gxi iom da pano, gxi mangxis la panon kvazaux lupo, kaj pri
trinkado gxi eble krevus, se mi estus permesinta, ke gxi plenigxu.
Mi iris al la cxambro de la kuiristo, kie mi trovis du virojn
malvivajn. La lango estas muta, la orelo surda, la okulo fermata, kaj
la lipo rigida; la malgxoja rakonto estis dirata, cxar cxiu tenis sian
brakon cxirkaux la kolo de la am
|