ke la largxeco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto
de gxi, cxe la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi
sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom gxia longeco estas mi ne
povas diri, cxar mia lumo estingigxis, kaj mi devis cxesigi mian
sercxadon. Morgauxtage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj;
kaj atinginte la finigxon, mi eltrovis, ke la tegmento altigxas 12
metrojn aux plu.
Kiam miaj lumoj lumigxis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno,
trovigxis vidajxo, kies cxarmojn, lingvo tute ne povas esprimi; cxar la
muroj ekbrilis kvazaux steloj. Kio kauxzis ke la sxtonegoj ekbrilu, mi ne
povis diri: tie eble estas gxemaj, brilsxtonoj, aux oro. Sed, kio ajn, la
kaverno estis ricxa mino por mi; cxar, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj
malgxoja, la brilvidajxo lumigis la okulojn de mia animo, kaj gxin
plenigis per gxojo.
Cxiuj-cxi jaroj pasigxis sen ia nova vidajxo por ravigi miajn okulojn, gxis
tiu vidajxo subite ekvidigxis antaux mi. Mi sentis kvazaux mi volas pasigi
tie-cxi la restajxon de mia vivo kaj vivfine, kusxigxi en tiu-cxi kaverno
por morti, same kiel la grandagxa kapro.
Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du
mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte
timo min cxagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi
hejmiris, supreniris la sxtupetaron; sed unue, mi kauxzis, ke cxio cxirkaux
mi vidigxu sovagxa. Mi sxargxis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej
bone por mi resti dome kaj kasxi.
Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi,
kaj cxio, kion mi povis fari, estis supreniri la monteton kaj observi.
Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovagxuloj dancante cxirkaux
fajro. Tiel baldaux kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis
glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi
klaran vidon.
Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin,
cxar mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia sxargxo da armiloj
mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, trovigxas neniu;
sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj.
Marborde, trovigxis la farajxoj de tiuj-cxi viroj. La signoj de ilia
festeno kornauxzigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris
tiuflanke de la insulo pro nutrajxo, mi ne kuragxis pafi, timante ke
restu kelkaj el la homoj, kiuj povu gxin auxdi, kaj tiamaniere min
eltrovu. Tiustato dauxris un
|