lia
koro malgxojigxis.
"Ne, ne," li diris, "Ne plu, ne, ne plu."
"Kial vi tion scias?" mi demandis, sed li skuis la kapon, dirante,
"Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandagxa viro."
Jxus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj cxe la supro monteta,
kaj li diris, "Mi vidi virojn, tie, tie, tie!"
Mi ne povis vidi signon pri ili, sed ordonis pafi tri pafojn por
anonci, ke ni estas amikoj, kaj ni baldaux ekvidis fumon suprenirantan
cxe la flanko rivereta. Tiam mi ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj
surterigxis kun Vendredo, la franca pretro kaj kelkaj el la sxipanaro.
Ni cxiuj havis armilojn, cxar ni ne sciis cxu trovigxus malamikoj sur la
insulo, sed poste eltrovis, ke singardemo ne estas necesa. La unua
viro, kiun mi ekvidis cxe la rivereto, estis mia malnova amiko, Karlo
de Hispanujo, kiun antauxe, mi prenis el la manoj de la rugxaj homoj.
Mi komandis al cxiuj boate, ke ili ne surterigxu, sed Vendredon mi ne
povis deteni, cxar li ekvidis maljunan Jafon. Ni staris rigardante lin,
kiel li kvazaux flugas al la maljunulo lauxsage, kaj cxirkauxprenas lin,
karesis kaj sidigas lin en la ombron; poste, li forstaras spaceton por
rigardi lin tutanime en okuloj, simile al oni rigardas artverkon.
Tiam, mano en mano li kondukas lin tien kaj reen laux la marbordo,
iafoje venante al la boato por alporti al li kukon aux trinketon da
rumo; poste, li residigis lin sur la teron, dancadis cxirkaux li, dume
dirante al li strangajn rakontojn pri cxio, kion li vidis de kiam li
kaj maljuna Jafo laste kunestis.
Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon laux la mia, kaj unue, Karlo ne
eltrovis kiu mi estas; sed, kiam mi parolis kun li lialingve, li
suprenjxetegis la brakojn, kaj diris, ke li hontas ne rekonante la
vizagxon de la viro, kiu foje venis por savi lin. Li kore premis mian
manon, kaj poste kondukis mi al mia antauxa domo, kiun li nun
transdonis al mi.
Mi ne eltrovus la lokon pli malfacile se mi neniam logxus tie: la arboj
estis tiel multaj kaj densaj, ke neniu povis atingi la domon alie ol
laux tiaj kasxitaj vojetoj, kiujn povis eltrovi nur tiuj, kiuj ilin
faris. "Kial vi konstruis tian fortikan palisaron cxirkaux vi?" mi
demandis; sed Karlo respondis, ke mi mem konsideros ke estas necese
tion fari, certe post kiam mi auxdas pri cxio kio okazis.
Tiam li venigis la antauxajn sxipanojn de la sxipo de Pauxlo, sed mi ne
povis diveni, kiuj ili estas, gxis Karlo diris, "Jen, sinjoro, estas
kelkaj el la viroj, kiuj
|