lsato. La
knabino estis edukita zorge, kaj cxiuj sxipanoj sxin lauxdas. Ambaux
sxi kaj la junulo deziris resti sur la insulo, lauxe la franca pretro;
tial mi donis al cxiu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn kaj
garbejojn.
Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj
povis elfari cxiajn aferojn, tial mi nomis lin "Jako de Cxiametio."
Unu tagon la franca pretro demandis min cxu mi lasos Vendredon sur la
insulo. "Cxar per li," li diris, "mi povus paroli al la rugxaj homoj
ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, cxu estas necese,
por mi diri, ke tio estas la kauxzo, pro kiu mi venis cxi-tien." Mi
sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis,
ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min.
Eltrovinte, ke cxio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian
sxipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon.
Irante fine al la sxipo, la junulo, pri kiu mi jxus parolis,
alproksimigxas kaj diras, "Sinjoro, pretron vi kondukis cxi-tien kun vi,
kaj dum vi ankoraux cxeestas ni deziras la edzigxon de du el ni." Sxajnis
al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo deziras edzigxi
kun sxi. Tial mi parolis iom varmvocxe kaj diris al li, ke li bone
pripensu la aferon, cxar la junulino ne estas edukita samrange laux li.
Sed ridetante li diris, ke mi jugxas malprave; estas Jako de Cxiametio,
por kiu li petegas.
Tion auxdante, mi multe gxojis, cxar mi sciis, ke la junulino estas
lauxeble bona, kaj mi jugxis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis
sxin al li, por ke sxi estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da
tero por kreskigi rikolton sur gxi, kaj domon, kaj budojn por iliaj
kaproj kaj provizoj.
La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel
ke surterigxante, la sovagxaj gentoj povos veni-deiri, negxemante iun.
Malnova domo esti por la cxefo kaj cxiuj la arbetajxoj nun etendante gxis
la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la
insulo por la rugxuloj kies boatojn ni bruligis.
Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la
libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por
laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi
ordonis, ke cxiuj kolektu cxirkaux mi, kaj levante tiun-cxi Cxeflibron, mi
diris, "Gxin sxatu! Gxin metu al la koro! cxar gxi enhavas vortojn, kiuj
elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinj
|