norden. Estis kun ni kelke da ricxaj
Skotoj, kiuj venis tien por komerci.
Sciante, ke survoje ni eble renkontus cxiuspecajn riskojn, ni kunprenis
viraron por deteni la sovagxularon, vagante de loko al loko tra la tuta
lando. Ni havis kvin gvidistojn, kaj cxiujn niajn monerojn ni kunmetis
en unu monujon por acxeti nutrajxon survoje, kaj por pagi niajn
gvidistojn.
Ni elektis cxefon por komandi, se estus necese batali por la vivo, kaj
ni multe bezonis lian lertecon.
Cxiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn
cxiaforme elpenseble el bela argilo, kaj tio estas la argilajxo, kiu
havas tian famon: la cxefkomercajxo en tiuparto monda.
Unu objekton, diris la gvidisto, li montros al mi, kiun oni ne povas
vidi aliloke (kaj kiun mi vere ne povis ridmoki, kiel pri multaj
aferoj, kiujn mi vidis tie), jen estas domo tute konstruita el samajxo
laux la teleroj kaj tasoj, kiujn ni uzas, sed multe pli bela. "Kiel
granda estas tiu-cxi domo?" mi demandis, "Cxu ni povas meti gxin sur
muldorson?" "Sur muldorson!" respondis la gvidisto, "Ja, du dekoj da
homoj logxas en gxi." Tiam li kondukis nin por vidi tiun-cxi strangan
vidajxon, kiu vere estas granda domo, konstruita per palisetoj, sur
kiuj estis pendigitaj platajxojn el la plej bona materialo, kiun oni
povas fari el argilo. Gxi havas brilan glazuron sur gxi, kiu brilas en
la sunlumo kvazaux vitro. Cxe la flankoj de la domo estas folioj kaj
helikformaj ornamoj, pentritaj per blua kolorilo, kaj la cxambraj muroj
estis faritaj el malgrandaj platoj en cxianuanca rugxaj, bluaj, kaj
verdaj koloroj, kun iom da oro sur ili diverse tre strangforme, sed
farita bonguste; kaj cxar la sama speco de argilo estis uzita por
kunigi la platojn, oni ne povas vidi, kie ili kunigxas. La plankoj de
cxiuj cxambroj estas samajxoj, kiel ankaux la tegmento, sed tiu-cxi estas
tute nigra por deteni la varmegon de la sunradioj. Se mi havus pli
multe da tempo, mi estus gxojinta vidante plu pri tiu-cxi stranga loko,
cxar estas fisxlagetoj, aleoj kaj kortoj, cxiuj faritaj simile.
Tiu stranga vidajxo min detenis du horojn de miaj kunuloj; reveninte al
ili, mi pagis punmonon al nia cxefo, cxar li kaj la ceteraj tiel longe
atendis pro mi; ja ni multe riskis, ne restinte kun la ceteraj.
Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel
fortikajxo por gardi la landon kontraux la sovagxularoj, libere vagantaj
tra la ebenajxoj okcidente. Gxi sin etendas la tutan longeco
|