n de la
lando, kaj turnas, kaj tordas, kaj estas tiel alta, ke estas supozita,
ke malamikoj gxin ne povus suprenrampi; se tiel, nenia muro ilin povus
halti.
Nia cxefo permesis, ke kelkaj el ni iru por cxasi, kiel ili gxin nomas,
sed kio estas tie por cxasi krom sxafoj! Sed estante sovagxaj kaj
rapidaj, ili ne estas malbona cxasajxo, kiel baldaux montrigxis; ili iras
arege.
Dum tiu-cxi cxaso ni renkontis kelkajn sovagxularojn, pri kiuj mi jam
parolis. Bandoj da ili vagas de loko al loko, por rabi kaj mortigi
cxiujn, kiujn ili renkontas. Ili ne konas lertmilitadon, nek
strategion, iliaj armiloj estas nebonaj; iliaj cxevaloj nur malbonaj,
malgrasaj bestoj; tute ne tauxgaj por tedlaboro.
Tuj kiam tiuj viroj nin ekvidis, ili kornblovas kelke da notoj, kies
sono estis tute nova al mi. Ni pensis, ke ili alvokis siajn anojn al
si, kaj, tiel estas; cxar, baldaux, lauxa bando venis por kunigi kun ili,
kaj laux mia opinio cxiuj estis malproksimaj mejle.
Tuj kiam unu el la Skotoj, kiuj estas kun ni, auxdis la kornblovegon,
li diris, ke ne perdu tempon sed staru en vicon, kaj ilin ataku. Mi
diris al li, ke ni batalos la friponojn, se li nin komandus.
Ne vicigxante, ili staris disamase, kaj rigardis nin sovagxe. Sed
vidante, ke ni atakos, ili pafis sagojn, kiuj kvankam boncelite, nin
ne atingas. Ni haltis por pafi, tiam alrajdis lauxeble por ataki ilin,
glavon enmane, komanditaj de la kuragxa Skoto.
Tuj kiam ni atingis ilin, ili kuregis dekstren kaj maldekstren, sed
tri el ili, cxiu havante glavegon, sin defendis kaj lauxeble penis
revoki la ceterajn. Nia Skoto rajdadis proksimen al ili, kaj
pafiltenile dejxetis unu de lia cxevalo, mortpafis alian, kaj la tria
forkuris. Tiel finigxis la batalo. Cxio kion ni perdis, estis la
sxafcxasajxo; neniu estis vundita.
Tiamaniere ni iris de loko al loko; fine vojagxis al la cxefurbo de la
nordaj maroj, gxuste unu kaj duonon jarojn de kiam ni lasis Cxingon.
Fine mi ensxipigxis por mia hejmlando, kiun mi lasis antaux dek jaroj,
naux monatoj kaj tri tagoj.
Kaj nun mi finos tiun-cxi historion pri mia vivo. Havante la agxon de
tri dudekojn da jaroj, mi sentas, ke alvenas la tago, pri kiu mi
pregxas, mi eniros en la maron de paco kaj amo, kiu ne havas ondojn aux
bordojn escepte tiujn de felicxeco senfina.
LA FINO.
End of the Project Gutenberg EBook of Robinsono Kruso, by Daniel Defo
*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROBINSONO KRUSO ***
***** This file sho
|