iroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj
antauxe venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da
komercajxoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj
vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi acxetis alteprezajn
sxtonojn, cxar tiuj postulas nur malgrandan spacon.
Pasiginte naux monatojn cxe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke
estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi sxipon, kaj
velveturi al la Spicaj Insuloj por acxeti kariofilojn; tial ni dungis
sxipon kaj virojn por gxin veturigi, kaj ekveturis. Ni veturis de
haveno al haveno diverse, acxetis kaj vendis komercajxojn, kaj pasigis
ses jarojn en tiu-cxi parto de la mondo.
Fine ni pensis, ke ni foriros kaj sercxos novajn scenejojn; kaj baldaux
ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-cxi
rakonton, kaj rigardinte la ilustrajxojn.
Surteriginte, ni acxetis grandan domon kanan, kiu kavas cxirkaux gxi altan
kanan palisaron, por eksteradi sxtelistojn, da kiuj, sxajnis al mi,
estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Cxingo, kaj ni
eltrovis, ke la foiro kiu tenigxis tie unu fojon cxiujare ne okazos gxis
post tri aux kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la sxipo reveturu al la
Promontoro, cxar ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de
la mondo, por iri cxirkauxrigardante de loko al loko, kaj poste reveni
al la foiro de Cxingo.
Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun
rektaj stratoj kvadratangule.
Sed mi devas diri, ke reveninte al mia naskigxa lando, mi miregis pro
la flatajxo de miaj konatoj pri la ricxeco kaj komerco tiuparto monda,
cxar, mi trovis, ke la viroj estas nur amaso da sklavacxoj, kiuj povas
fanfaroni nur pro malmulto da artoj aux lertajxoj, kaj ke iliaj manieroj
estas preskaux tiel krudaj kiel tiuj de la rugxaj homoj, kiujn mi lasis
sur mia insulo.
Kia estas ilia komerco kompare al la nia, aux de Francujo aux Hispanujo?
Kiaj estas iliaj havenoj kun malmulto da jxonkoj kaj barkoj, kompare al
niaj multenombroj sxiparoj? Unu el niaj militsxipoj povus subakvigi
cxiujn iliajn sxipetojn, unu vico da Francaj soldatoj venkus cxiujn
iliajn bravulojn; mi estas dirota la samon pri iliaj havenurboj, kiuj
ne povos elteni unu momenton tian siegxon, kia ni siegxus ilin. Post tri
semajnoj ni venis al ilia cxefurbo, kie ni havigis grandan provizon da
teo, ventumiloj, sxaloj, pletoj, kaj kruda silko, kion ni metis sur la
dorsojn de niaj muloj, kaj ekiris
|