ri sagoj, kaj tri plu falis apuden. Mi tiom
frenezigxis, ke mi gxojus subakvigi cxiujn ilian boatojn, tial mi
allasis, ke la viroj sxargis kvin pafilojn per kugletajxo kaj kvin per
kuglajxo, kaj mi redonis al ili tiel kruelegan pafadon, kiel ili antauxe
neniam vidis.
Tiam stranga sceno montrigxis al niaj okuloj, kaj neniaj vortoj povas
priskribi la teruron kaj timegon, kiuj ekkaptis ilin cxiujn, cxar la
plejmulto el iliaj boatoj estis fendataj kaj subakvigataj -- tri aux
kvar per unu pafo. La ceteraj forveturis remileble.
Ni enprenis unu malfelicxulon, kiu nagxis vivsave, sed lia parolado
estis tiel stranga, ke kornbruo laux multe sciigus al mi. Unue, li ne
volis mangxi aux paroli, kaj timante ke li mortsopiru, por kuraci lin,
ni lin forportis boate, kaj jxetis en la maron, kaj signodonis al li,
ke ni ne savos lian vivon, se li ne parolos kaj mangxos: Li nagxis
cxirkaux kaj cxirkaux la boato, kaj fine signodonis, ke li faros kiel ni
al li ordonos, tial ni enprenis lin en la boaton.
Post lerniginte iom da vortoj, li diris al mi, ke lia gento kaj kvar
plu alvenis kun regxoj por batalegi.
"Sed kial," mi diris, "kauxzis ilin alproksimigxi al ni?" Al tio li
rediris, "por ke vi vidu batalegon."
Tiel, pro tio, mortigxis Vendredo, kiu tiomjare, estis tiel bona kaj
fidela al mi! Mia koro mallevigxis pro malgxojo. Ni envolvis lin en
mortkitelon, kaj kun profunda malgxojego, entombigis lin en la maro.
Favoran venton, ni veturis al Cxiuj Sanktuloj Golfeto, kaj tie ni
trovis la unumastsxipon, kiu ni antauxe alkondukis tien de la hejmlando,
kaj kiun mi intencis alsendi al mia insulo kun viroj kaj provizajxoj,
post kiam mi sciigxus, kiel trovigxis cxio tie.
Cxar unu el miaj sxipanoj deziregis reiri al la insulo en gxi, mi diris,
ke cxiuokaze li tion faru, tial mi transdonis al li por lia sklavo la
rugxulon, kiun mi havas sur la sxipo. Mi ankaux eltrovis, ke unu viro,
timante la eklezion Hispanujan, gxojus, se tie li kun edzino kaj du
filinoj logxus sendangxeraj; tial mi alkondukis ilin sursxipon, kaj
sendis kun ili tri laktobovinojn, kvin bovidojn, unu cxevalon, kvar
cxevalidojn, kaj dudekon da porkoj: cxiuj, mi poste auxdis, alvenis
sendangxere. Lasinte mian insulon nun por cxiam mi nun nenion plu diros
pri gxi. Mia vivrestajxo pasigxis pleje en landoj laux malproksimaj de
hejmo. De la Golfeto de Cxiuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona
Espero. Tie mi lasis la sxipon, por resti surtere.
Mi tuj amikigxis kun diverse v
|