oro, kiujn Li parolis al ni ame,
por nin tiri al Si mem. Gxisnune, vi ne havis tian libron sur la
insulo. Sendube, tiuj-cxi ricxaj kampoj; tiuj-cxi ricxaj rikoltoj; tiuj-cxi
brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn cxirkauxante vin, pruvos al vi, ke
estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentajxo ne estas suficxo, ne
dirante al ni pri la sagxeco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en
mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel
gxin atingi."
Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove
ekveturis kun mia bona Vendredo, cxiuj dirinte al mi, ke ili restos gxis
mi revenos por forporti ilin.
Ferdeke, mi jxetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kasxis mian
vizagxon en la manojn.
Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi
vidis, ke sxajnas iom nigra gxi unuloke, kaj auxdis, ke unu el la sxipanoj
krias "Teron!" Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis
diveni la kauxzon; tial mi ordonis la sxipoficiron, ke li supreniru la
maston gxispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun
la malbonnovajxo ke trovigxas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je
sovagxuloj, rapide alproksimigxantaj kun kruelegaj mienoj.
Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la
sxipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonajxo, kiun tiuj viroj
povos fari, estus nian sxipon bruligi mi mallevigis la boatojn,
alligante unu al la antauxa kaj unu al la posta parto de la sxipo.
Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis,
intencante, mi pensis, nin cxirkauxi. Unue ili ektimegis pro la grandeco
de la sxipo, sed baldaux tiom alproksimigxis, ke niaj sxipanoj signodonis
lin, ke ili forigxu, neintence, tio kauxzis batalon kun ili. Ili pafis
sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj sxipanoj detenis per
tabuloj por sxildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili
forigxis enmaron, kaj poste denove revenis al ni.
Mi ordonis, ke miaj sxipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kasxu por esti
sendangxeraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur
la ferdekon por alvoki la sovagxulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili
intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li
ekparolis, mi auxdas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere;
ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda malgxojo
ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis
mortpafita per t
|