loj kuris cxirkaux ia tuta insulo kun lauxtaj
kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; cxar,
ili piedpremis la grenon, kaj elsxiras la vinberujojn gxuste kiam la
vinberoj maturigxis, kaj faris multe da difektajxo.
Fine la cxefo sendis la maljunan Jafon por diri al la rugxaj homoj
sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos
parton da la insulo al ili por logxejo, se ili restos lauxlime, kaj
grenon kaj rizon por planti, kaj panon por mangxi gxis la rikolto.
La malfelicxuloj treege gxojis, cxar ili ricevas tiajn bonajn pacigojn,
kaj ili baldaux lernis fari cxiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno,
kiel segxoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili cxion faris lerte, post kiam
instruigxis. De tiam gxis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj
sovagxulon.
Kiam mi auxdis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la
grandaj dangxeroj, kiujn ili travivis; sed mi gxojis cxar nun logxas pace
tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue
ne enhavis iun krom mi.
Mi miris pro la sxangxo sur la insulo; la arboj kreskigxinte, dometoj
konstruigxinte, kaj la granda parto de la tero kulturigxinte. La dometo
de Vilhelmo ja estis artverko; gxi havas fortikajn fostojn cxe la
kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte
plektitaj; gxi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre
por gxin sxirmi kontraux la sunbrilo.
Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed
por alkonduki homojn, kaj por alporti cxion tian, kion ili bezonos, por
ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuragxigi iliajn korojn.
La morgauxan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la sxipo
venis surteron por gxin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da
salbovajxo kaj porkajxo, pelvon da puncxo kaj iom da biero kaj francaj
vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri,
elsendonte al la sxipanaro por ke ili siaparte povu festeni fresxviande
de la terbordo.
Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambaux por varmaj kaj malvarmetaj
tagoj; robojn kaj sxalojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri,
kiom ili gxojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis suficxan provizon da
iloj; cxiu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon,
trancxilon, armilaron kaj cxion, kiom cxiu eble bezonos.
Vidante, ke regas bonvolo cxiuflanke mi kondukis surtere, la
gejunulojn, kiujn mi antauxe prenis el la duonmorte de ma
|