bando da sovagxuloj;
venante por rabegi la blankulojn.
Iliaj boatoj ankoraux estis malproksime enmare, tial Karlo kaj anoj
havas kelke da horoj por pripensi tion, kion faru. Lia nombro estante
tiom malmulta, Karlo konsideris sagxe kasxi kaj gardi.
Unue, ili sendangxerigxis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro
densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la rugxuloj surterigxis kaj
aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi
lauxvole, por ke la rugxaj homoj opiniu ilin sovagxaj.
Tuj Karlo kaj anoj grupigxis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne
povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, cxefo de la insulo
cxefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, cxar li nun
montris tiom da fideleco, sagxeco kaj akra sento, ke cxiuj jugxas bone
pri la lerteco kaj fervoro.
Ne havante armilojn por cxiuj, la cxefo donis al la sklavoj, longan
stangon najlpintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la
arbetajxo apud la loko sur kiu antauxe staris la kabanoj bruligitaj, kaj
tie ili atendis la rugxajn homojn.
La kontrauxuloj nun alpasxis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde
sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua
bando tiom alproksimigxis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke
siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu
mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn.
Tiam la cxefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili gxis tiam
atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave,
bastone, tiel brave, ke la rugxuloj lauxte ekkriegis kaj forkuris
lauxeble. Cxar la cxefo ne volis postsekvi ilin, ili sendangxere revenis
marbordon, kie kusxas iliaj boatoj.
Sed ne finigxis ilia malvenkego; cxar, tiutage blovis granda ventego,
tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo sxovis la
plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaux povis
surmarigxi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili.
Tagigxon, vidante, kiel trovigxis la aferoj, ia cxefo diris: "Se ni
permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili
sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-cxi,
kaj militoj neniam finigxos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin
detenos tie-cxi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin." Tial, por
certigi, ke ili ne lasu la insulon, la cxefo ordonis ke iom da ligno de
seka arbo alportigxu, kaj bruligu la boatojn.
Tion vidante, la rugxu
|