kaj
liberigxi. La cxefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li
ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antaux ol tri aux kvar
monatoj.
Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al
ili panon por mangxi, cxar ili ne havis alie ol ovaj nutrajxon gxisnune.
Sed la cxefo diris, ke li neniom cedos gxis poste ili jxuros rekonstrui
la kabanojn detruitajn. Tiam ili aljxuris.
Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento
por kapti kelke da rugxaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke
ili faru la tedlaboron.
Gxoje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis
konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsagxa li konsideras la
projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo
cxion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin
adiauxante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post
tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du
tagoj, kaj la rugxaj homoj donis al ili radikojn kaj fisxojn por mangxi.
Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte
antauxe al la bonmastro hakilon, fosilon, sxrauxbon, kaj malnovan
sxlosilon.
Koncerne tiuj-cxi junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris
edzigxi kun ili, tial la kvin viroj el la sxipanaro de Pauxlo lotis, kaj
cxiu ricevis unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon,
kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris
al la arbetajxo, kaj ni ne povis lin trovi; kaj cxar kelkaj el la
sovagxaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo
iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendangxere, li
certe diros sian genton pri la logxejoj de la blankuloj.
Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis
dormi. Li kusxigxis sed ne trankviligxante li levigxis kaj rigardis
eksteren. Li ne povis vidi ion, cxar la nokto estis tro malluma, kaj li
rekusxigxis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kauxzon de tia senripozo,
li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj "Kion vi
diras!" respondis li "eble sovagxa gento surterigxis, kaj ilia
boatbruado vin maldormigis."
Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili
vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj
havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn
batalilojn; kaj certigxis, ke la alvenantoj estas
|