o de la bovo: ne dezirante mangxi, ili
ne permesis la ceterajn mangxi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed
pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj ilia malamo tiom
kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti.
Reveninte de la kontinento, Karlo -- kiun mi nun nomos "cxefo" cxar li
cxefis la ceterajn -- volas permesi, ke la kvin viroj el la sxipanaro de
Pauxlo logxu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis
auxdi pri tio; tial la cxefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi,
kaj iom da pizoj, kiun mi antauxe lasis sur la insulo; ili baldaux
lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn cxirkaux la kampo, laux
tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte.
Tion observante, la tri malbonuloj estis jxaluzaj; ektedis kaj ekenuis
ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante
luprezon, havas rajton starigi konstruajxojn sur gxi. Samo kaj Jo unue
pensis, ke tio estas sxerco; kaj diris, "Venu, sidigxu, kaj rigardu,
kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi
deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas gxin ricevi."
Sed Vilhelmo baldaux klare montris, ke ili ne sxercas; cxar, li
ekbruligis torcxon, kaj gxin almetis al la domtegmento, kaj gxin
bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torcxon kaj estingus
gxin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun
li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finigxis
tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis
kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn.
Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandigxis, ke
ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon
dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj
Vilhelmo diris, "Ha! jen la nesto, sed la `birdoj' forflugis!" Tiam
ili disrompis cxion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon,
nek signon por montri kie la kabanoj antauxe staris; kaj ili elradikis
cxiujn arbetojn, kaj disjxetis ilin renverse.
Auxdante pri la friponajxojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis;
sed cxio, kion Vilhelmo diris, estas, "Al vi sinjoroj `Acxuloj' de
Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne sxangxos viajn manierojn." Tiam
Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj trancxilojn, kaj ordonis, ke ili
estu cxenligataj. Sentante tian pikan vengxon, la tri friponoj baldaux
malvarmetigxis, kaj deziregis pacigxon, kaj rericevi siajn armilojn,
|