sxuldas al vi al vivon."
Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazaux antauxe, malgxentila sxipanaro, sed
simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia regxo.
La unua afero por mi estis auxdi pri cxio kio okazis sur la insulo de
kiam mi gxin lasis.
Tauxgas, ke mi jen pauxzu mian rakonton por diri ke kiam mi estis
lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento
por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj jxetigxis tien sur la
marbordon survoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke sxipo
trovigxas tiel proksime por alporti min al mia naskigxlando. Tial,
reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj
anstataux ol mi, jen trovigxis kvin fremduloj.
Tiuj-cxi kvin viroj estis parto da sxipanoj, kiuj eljxetis Pauxlo el lia
sxipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj
malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies
cxefo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la sxipo de
Pauxlo, mi kunprenis Samon kaj Jon sursxipe, sed jxus kiam mi estis
ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la sxipo, kaj reveturis al
la insulo por kunigxi kun siaj tri amikoj.
Mi nun estas rakontonta, precize laux mi gxin auxdis de Karlo, cxion, kio
okazis sur la insulo de kiam mi gxin forlasis. Vidante, ke siaj du
kunuloj revenis por kunigxi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis
ilin, nek permesis al ili logxi kun ili nek partopreni en la nutrajxo.
Tial Samo kaj Jo devis vivi lauxeble por si mem per severa laborado,
kaj ili domigxis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj
budon, kaj elfaris farmon.
Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi cxi-tie devas diri, ke, kvankam li
estis malbonulo, li faris du bonfarajxojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj
revenis al la insulo: li donis al ili nutrajxon por mangxi, kaj li metis
en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankaux longan rulpaperon,
sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri
la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj
argilvazojn, laux mi faris.
Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antauxa hejmo:
ili havis la uzon de ambaux domo kaj kaverno, kaj en-el-iris lauxvole.
Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili
nenion faris esceptinte mortpafi birdojn cxe la marbordo. Nokte
reveninte hejmon, ili sendankeme mangxis de cxia bonmangxajxo en la domo,
plie agis laux la hundo en la stal
|