FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
gxis -- sopiroj, ekgxemoj kaj larmoj farigxas la tutajxo ilia, sed tia gxojkauxzo vere estis tromulte por homoj malfortaj. Kelkaj gxojkriegis kvazaux ili krevu la cxielon, aliaj ploregis kaj tordis la manojn kvazaux en la profundegajxo de malgxojo, kelkaj dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj, malfortaj, svenantaj, aux duonfrenezaj, kaj vidigxis du aux tri, kiu dankis Dion. Inter la stranga grupo trovigxis juna Franca pretro, kiu penis lauxeble kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimigxas al kelkaj el la sxipanaro, kaj diris al ili: "Kial vi kriegas, kaj elsxiras la harojn, kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via gxojo estu kora kaj plena, esprimu gxin liberege, kaj cxesigu tiujn-cxi falsgestojn; levu la manojn lauxdante; lauxtigxu via vocxo ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu vin helpis el tia granda dangxero, cxar tion fari aldonos pacon al via gxojo." Morgauxan tagon cxio trovigxis normala, tial mi dividis kun ili mian provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan sxipon, survoje al Francujo, cxiujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi. Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis sxipon ventegpelitan enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol cxio pli malbone, gxia sxipanaro ne havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al cxiu iom da nutrajxo, kiun ili mangxis kvazaux lupoj, sed timante ke trosato kauxzus la morton, mi haltigis ilin. Trovigxis en la sxipo junulo kaj junulino, pri kiuj la sxipoficiro jugxis, ke ili jam mortigxis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi eltrovis, ke ili malfortigxis pro malsato, kaj estas kvazaux en la makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambaux resanigxis, kaj, cxar ili ne deziris reiri al ilia sxipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam havis sursxipe ok pli ol tiam, kiam mi ekveturis. Post tri monatoj de mia hejmforlaso, mi ekvidis mian insulon, kaj bone alterigis la sxipon flanke de la rivereto, apud mia antauxa domo. Irante al Vendredo, mi demandas, cxu li scias, kie ni nun trovigxas. Li cxirkauxrigardegis, kaj baldaux, kunefrapante la manojn, diris: "Ha, jes! Ha, tie! Ha, jes, ha, tie!" Baldaux li ekdancis tiagxojege, ke mi lin apenaux povis deteni sur la ferdeko. "Nu, kion vi pensas, Vendredo," mi diris, "cxu ni tie-cxi trovos ilin, kiujn ni lasis?" Tutmute li staris tempeton, sed kiam mi parolis pri maljuna Jafo (kies filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsupren lian vizagxon, kaj
PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:
kvazaux
 

manojn

 

Vendredo

 

sxipon

 

pretro

 

trovigxis

 
larmoj
 

sxipanaro

 

kelkaj

 

malfortaj


deziris

 

resanigxis

 

mangxis

 

malsato

 
malfortigxis
 

kunprenis

 

timante

 

eltrovis

 

ambaux

 

nutrajxo


makzeloj
 

sxipoficiro

 

jugxis

 
junulo
 
junulino
 

Trovigxis

 

trosato

 

korforton

 

mortigxis

 

kauxzus


haltigis

 

morton

 

Irante

 

ferdeko

 

pensas

 

trovos

 

deteni

 
ekdancis
 

Baldaux

 

tiagxojege


apenaux

 

malsupren

 
vizagxon
 
staris
 

Tutmute

 

tempeton

 
parolis
 

maljuna

 
kunefrapante
 

insulon