bori, kaj lia filo nun estris la
sxipon. Li unue ne rekonis min, sed baldaux rememorigxis pri mi post kiam
mi diris al li, kiu mi estas. Mi eltrovis de li, ke la bieno, kiun mi
acxetis survoje insulon, nun estas multevalora.
Cxar gxi estis malproksime, mi ne sxatis iri tien kaj logxi tie, tial mi
decidis gxin vendi, kaj post kelke da monatoj mi ricevis por gxi tiel
multe da mono, ke mi subite farigxis ricxulo.
Semajnoj, monatoj, kaj jaroj pasigxis. Mi havas bienon, edzinon kaj du
filojn, kaj mi neniel estas juna; sed mi ne povis forigi fortan
deziron, logxante en miaj pensoj tage kaj en miaj songxoj nokte; ke mi
ankoraux unufoje vizitu mian karan insulon.
Mi nun ne plu devas laboradi por nutrajxo aux por vivtenado; cxio, kion
mi devas fari, jene: instrui miajn filojn kiel sagxigxi kaj bonigxi, kaj
mem vivi komforte kaj observi kiel mia ricxajxo pligrandigxas tagon post
tago. Tamen, la dezirego reiri al miaj terdometoj envolvis min lauxnube
kaj mi ne povis gxin forpeli de mi; tiel vere estas: "Kiu ajn en osto
ennaskigxis, ne el karno elirigxis."
Fine mortigxis mia edzino, kio estis frapego, kaj mia hejmo nun estas
tiel malgaja, ke mi decidis ree ekiri surmaron; kaj, kun Vendredo
vojagxi al tiu dezerta insulo, kie logxas miajn esperojn tutajn.
Mi kunprenis provizon, ilojn, vestajxojn, kaj similajxojn lauxspace,
ankaux lertmetiistojn por logxi sur la insulo. Ekveturante, ni havis
favoran venton, sed ununokte, la sxipoficiro min sciis, ke li observis
fulmon kaj auxdis pafegon. Je tio, cxiuj kuris al la ferdeko, de kie ni
vidas grandan lumon, kaj, cxar ne estas tero en tiu direkto, ni sciis
ke sxipo certe brulas surmare iomproksime, cxar ni auxdis pafbruon.
La vento ankoraux estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie
la lumo vidigxis, kaj post duonhoro, klarigxis al ni, ke marmeze brulas
sxipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis
la ektagigxon. Sed noktmeze la sxipo eksplodis, la flamoj forsxutis, kaj
la sxiprestajxo subakvigxis. Ni elpendigis lanternojn kaj dauxrigis la
pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin.
Je la oka horo morgauxtagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la
sxipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj
enboataj, kaj penis lauxeble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis
ilin.
Nepriskribebla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfelicxaj Francoj (tiaj
do ili estis) atingis sxipbordon. Pri malgxojoj kaj timoj, cxio tuj
priskribi
|