estas kun la regxo de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el
la sxipanaro diris, "Se Pauxlo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos."
"Tiuokaze" Vendredo dauxrigis, "vi sciigxos la regxan volon." Tuj Pauxlo
parolis al ili: "Vi konas mian vocxon; se vi demetos viajn armilojn, la
regxo indulgos viajn vivojn."
Ili nun jxetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke
ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos
kvar el ili por veturigi la sxipon, kaj ke la ceteraj estos firme
ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili,
kia severega regxo mi estas.
Kompreneble, mi baldaux liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstatauxi
min sur la insulo. Mi diris al ili pri cxiuj miaj vivmanieroj, instruis
ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi
donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, cxion
escepte Polo kaj mia oro.
Kiam mi sidis sur la supro monteta, Pauxlo alproksimigxas. Li etendis la
manon por elmontri la sxipon, kaj kun kortusxeco cxirkauxprenis min, kaj
diris: "Mia kara amiko, jen via sxipo! gxi tute estas la via, kaj cxio
kio estas en gxi."
Mi okulrigardis la sxipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo cxe la
enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson.
Ja, tie gxi kusxas, la sxipo, kiu estas liberigonta min kaj alportos
min, kien mi elektos aliri. Gxi havas la velojn lauxvente, kaj la flagoj
balancis siajn gajajn strekojn en la venteto. Tia vidajxo gxojvenkis
min, kaj mi svenfalis. Tiam Pauxlo elprenis boteleton, kaj donis al mi
trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli.
Tiam Vendredo kaj Pauxlo sursxipigxis, kaj Pauxlo rekomandis la sxipanaron.
Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgauxtagmeze mi forlasis la insulon --
tian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivo --
netute trioble dek longajn jarojn.
Reveninte al mia kara naskigxlando, cxio sxajnis al mi stranga kaj nova.
Mi iris al mia antauxa hejmo en Jorko, sed tie ne trovigxis iuj el miaj
parencoj, kaj malgxoje mi eltrovis sur iliaj tombsxtonaj la malgxojan
sciigon pri ilia sorto.
Pensante kompreneble, ke mi jam mortigxis, ili testamentis al mi nek
siajn ricxajxon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, cxar mi
kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malricxeco, mi
havis la bonsxancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en
sian sxipon. Li nun trograndagxis por la
|