da kauxzo de malgxojo estis, ke mi tiel
estis disigita de la ceteraj de mia raso. Kial do, povis kauxzi al mi
malgxojon la penso, ke eble homo estas apud mi? Ja, kial nura ekvido de
impreso de homa piedo min ektremigas pro timo? Sxajnas plej strange,
tamen ne pli strange ol vere.
Unufoje, mi pensis, ke eble la impreso devenas de mia propra piedo,
kiam la ventego min unue jxetis sur tiun-cxi bordon. Cxu estas eble, ke
mi venis tiun-cxi vojon de la sxipo? Se fakte montrigxus, ke la impreso
estas miapiede; mi sentus simile al knabo, kiu rakontas pri fantomo,
kaj sentas pli da timo je sia propra rakonto ol tiuj, kiujn li
intencas timigi.
Tritage, timo min endomadis, gxis la manko de nutrajxo min forpelis.
Fine, mi suficxe kuragxigxis por iri al la marbordo, por ke mi rerigardu
la impreson piedan, por eltrovi, cxu gxi estas same kiel mia propra. Mi
eltrovis, ke gxi estas multe pli malgranda. Tial estis klare, ke
trovigxas homoj sur la insulo. Gxuste tiam, mia bona gardhundo falis
senviva cxe miaj piedoj. Li estis maljuna kaj lacigita, kaj tiel mi
perdis mian plej bonan gardanton kaj amikon. Unu tagon, irante de la
monteto al la marbordo, trovigxas vidajxo kornauxza, loko kovrita per
ostoj homaj. Estas tie rondspaco elfosita el la tero, kie estis farita
fajro, kaj tien-cxi estas venintaj kelke da homoj por festeni. Vidinte
tiun-cxi vidajxon, mi ne sciis, kiel agi; mi endomadis kaj apenaux eliris
escepte por melki mian kaprinaron.
Estis nun pli grave al mi senti sendangxere, ol esti bone nutrita; kaj
mi ne kuragxis enbati najlon, aux haki sxtipon lignan, timante ke tia
sono estu auxdata, multe malpli pafi pafon. Pri mia pano kaj viando, mi
ilin bakis nokte, kiam neniu povas vidi la fumon. Sed mi baldaux trovis
manieron bruligi lignon sub torfkovrilo, kio gxin lignokarbigis; kaj
tio mi povis uzi tage, cxar gxi ne faris fumon.
En la arbaro, kien mi iris por havigi la bastonojn por mia fajro, mi
eltrovis kavernon tiel largxan, ke mi povis stari en gxi; sed mi pli
rapidigxis eliri ol eniri; cxar du grandaj okuloj, tiel lumaj kiel
steloj, forbrilis kun sovagxa brilego. Mi prenis torcxon kaj eniris por
eltrovi, kies estas la okuloj, kaj trovis ke ne estas ia kauxzo por
timo; cxar la okuloj apartenas al maljuna griza kapro, kiu iris tien
por morti. Mi gxin ekpusxis, kaj provis elirigi gxin, sed gxi ne povis
levigxi de la tero, kie gxi kusxas; tial mi gxin lasis tie por morti, cxar
mi ne povis savi gxian vivon.
Mi eltrovis,
|