iko, mi ankaux faris cxiueblajn signojn, por allogi
lin al mi. Fine, li venis, genuigxis por kisi la teron, kaj poste
ekprenis mian piedon, metante gxin sur sian kapon, tio signifante ke li
estas mia sklavo, kaj mi ordonis al li, ke li starigxu, kaj mi agis
bone al li.
Sed restis pli multe da heroajxo, cxar la viro, ricevinte la pafilbaton,
ne estis malviva. Mi signodonis al mia sklavo (kiel mi nun lin nomos),
ke li lin gardu. Cxe tio li parolis al mi, kaj, kvankam mi ne povis
kompreni tion, kion li diras, tamen, mi sentis gxojfrapon, cxar estis la
unua sono de homa vocxo, kiun mi auxdas cxiomjare de kiam mi alvenis sur
la insulon.
La viro, kiun mi pafilbatis, sidigxis, kaj mia sklavo timante lin,
signodonis al mi por havigi mian glavon, pendante en zono miaflanke.
Kun gxi li alkuris al la viro, kaj unubate detrancxis lian kapon. Tion
farinte, li ridante reportis la glavon, kaj demetis gxin antaux mi. Mi
ne sxatis la gxojon pri kiu li gxin faris, kaj mi ne konsideris mian
vivon tute sendangxere kun tia homo.
Li, siaparte, suprenlevis siajn grandajn brunajn manojn timege,
mirante kiel mi mortigis la malamikon starante tiel malproksime de li.
Pri la glavo, li kaj la ceteraj el lia gento uzas lignoglavojn; kaj
sekve, li sciis bone kiamaniere manregi la mian. Li faris signojn al
mi, ke mi lin permesu aliri kaj rigardi la viron mortpafitan, kaj li
multe turnis lin de flanko al flanko, kaj ekvidante la vundon en la
brusto, farita per la kuglo, ree staras senmove, spritlime. Mi faris
signojn al li, ke li revenu, cxar antauxsento al mi diris, ke eble venos
la ceteraj por sercxadi.
Mi ne deziris kunpreni mian sklavon al mia domo aux mia kaverno; tial
mi disjxetis iom da rizpajlo por la dormejo, kaj mi donis iom da pano
kaj aron da vinberoj sekigitaj por la mangxajxo. Li estis belviro, alta
kaj juna, kun regulaj fortaj membroj. Lia hararo estis densa kvazaux
lano, kaj nigra. Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn
nigrajn okulojn. Lia hauxto estis nigrebruna, la vizagxo ronda, kaj la
nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman busxon kun lipoj
maldikaj, per kiuj li povis fari dolcxan rideton; kaj liaj dentoj estis
blankaj kvazaux negxo.
Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris
al mi, kaj terenkusxigxis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis
sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur gxin, kiel antauxe. Li
penis sciigi al mi per cxiueblaj manieroj, ke li servos al
|