s ilin.
Post kelke da tagoj Karlo tute fortigxis, kaj mi ordonis lin, ke li
fosu iom da tero por semejo, cxar estis certe, ke por nutrigi du busxojn
plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon
la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar
havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskigxinte la greno
maturigxis, kaj ni eltrovis, ke ni havas suficxon.
Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi
kelkajn el la blankaj homoj, jxetitaj sur tiean bordon, por ke ili
logxigxu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis
du pafilojn, kaj nutrajxon gxisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post
semajno, kaj alproksimigxante, elpendigu signon por ke ni sciigxu, kiuj
alvenas.
Unu tagon Vendredo gxojege alkuris al mi kaj diris, "Ili veni returne!
Ili veni returne!" Mejlon de la bordo vidigxis velboato veturanta
alteren, sed mi sciis, ke tiu gxi ne povas esti, cxar la boato estas
aliflanke de la insulo. Mi ankaux vidis tra mia vidilo sxipon
malproksimen enmare. Trovigxis dekdu viroj boate; tri cxenligitaj, kaj
kvar havas pafarmilojn.
Baldaux mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antaux la
cxenligitaj viroj, kaj mi sentis ke cxio ne estas gxusta. Poste mi vidis
ke tri viroj antauxe ligitaj estas senligitaj; kaj surterigxinte, ili
kusxigxis en la ombron arban. Baldaux mi estis cxe ilia flanko, cxar ilia
malgxoja kaj cxagrenigxa vidigxo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn
mi travivis cxe tie-cxi kie cxio envolvigxis en malgajo.
Mi aliris al tiuj-cxi viroj kaj diris:
"Kiuj vi estas, sinjoroj?"
Ili ektimis pro mia vocxo kaj stranga vestajxo, kaj ekmovis kvazaux ili
volus forkuri de mi. Mi diris, "Ne timi min, cxar eble amiko estas
apude, kvankam vi ne tion pensas." "Tiuokaze li certe estas sendita el
la cxielo," diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la cxapon
antaux mi. "Cxia helpo venas de cxielo, sinjoro," mi diris. "Sed kion mi
povas fari, por vin helpi? Vi vidigxas kvazaux vi havas sxargxon da
plenkauxzo enbruste. Mi vidis, antauxe, ke unu el la viroj levis sian
glavon, kvazaux li intencas mortigi vin."
La larmoj fluis malsupren la vizagxo de la malfelicxulo dum li diras,
"Cxu tiu-cxi estas dio aux homo?" "Ne dubu pri tio, sinjoro," mi
respondis, "Cxar Dio ne venus en lauxa vestajxo. Ne, ne timu -- nek
troaltigu viajn esperojn; cxar vi vidas nur homon; tamen, unu kiu
lauxeble faros cxion, por helpi vin. Via
|