uonmortigitan. Li ecx ne povis suprenrigardi, tiel firme
li estis ligita kole kaj piede. Kiam mi trancxis la ligilojn li
profunde ekgxemis, cxar li pensas, ke tio signifas mortkondukon.
Kiam Vendredo alvenis, mi ordonis, ke li parolu al la maljunulo
patrolingve, kaj diru al li, ke li estas libera. Tiu-cxi bonnovajxo lin
plifortigis, kaj li sin levis sidigxe en la boato. Sed kiam Vendredo
ekauxdis lin paroli kaj rigardis lian vizagxon, venis larmoj en miajn
okulojn, cxar mi vidis, ke li kisas kaj cxirkauxprenas la malfelicxan
maljunulon, kaj gxoje saltas cxirkaux li; tiam levinte la manojn,
frapante sian vizagxon kaj la kapon, li ploras kaj poste, denove ridas,
kantas, saltas. Longatempe, li ne povis paroli al mi, por sciigi min
pri la signifo tuta. Sed fine li diris al mi, ke li estas la filo de
tiu-cxi malfelicxa maljunulo, kies nomo estas Jafo.
Estus malfacila tasko por mi paroli pri cxiuj strangaj signoj, kiujn
Vendredo faris por montri sian gxojon. Kvin-aux-sesfoje li eniris kaj
eliris la boaton; sidigis sin apud maljuna Jafo, kaj surtenis lian
kapon siabruste por gxin varmigi; tiam li ekfrotadis liajn brakojn kaj
piedojn, kiuj nun estas malvarmaj kaj rigidaj pro la ligiloj. Mi
ordonis Vendredon, ke li donu al li iom da rumo kaj pano; sed li
respondis, "Nenio havi! Mi malbona hundo, mangxi cxio, mem!" Tuj li
kuris domon, ne atentante miajn vokadojn sed kuris cervrapide.
Hore, li revenis kun krucxo enmane. La bonulo iris tutspace por ke Jafo
havu fresxan trinkon el mia puto; kaj li alportis du kukojn; unu, mi
ordonis, ke li donu al Karlo, kiu kusxis en la arbombrajxo, rigida kaj
tro malforta por paroli ecx unu vorton.
Mi ordonis, ke mia sklavo rume frotadu liajn piedojn, tion farante, mi
ekvidis ke Vendredo de tempo al tempo turnis la kapon por ke li
rigardu la maljunulon. Surdorse ni hejmportis Karlon kaj Jafon de la
boato, cxar ili tute ne povis piediri. La pordo miadoma trovigxis supre
kaj cxar la malfelicxaj malsanuloj ne povis surrampi la sxtupetaron, ni
faris por ili tendon el malnovaj veloj.
Parto V
Mi nun estis regxo super tri viroj, kiel ankaux mastro de la insulo, ja!
mi fiere povis diri, "Ili sxuldas al sia regxo sian vivon, kaj gxin
oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari." Sed mi ne antauxvidis, ke
mia regado tiel baldaux finigxos. Nun ni devas doni iom da nutrajxo al
Karlo kaj Jafo, tial ni bucxis kaj rostis kapridon, kaj cxirkaux gxi ni
kvar poste sidigxis, kaj mi lauxeble felicxigi
|