ensis, Cxu mi agus prove, se mi trempus miajn manojn en la sangon
homan? Kial mi estas mortigonta tiujn, kiuj ne malbonfaris al mi, kaj
kiuj min ne intencas vundi? Ne, kiuj ecx nescias, ke ili estas
malpravaj, arangxante tiajn festenojn. Cxu farajxoj iliaj ne estas signo,
ke Dio lasis ilin (kaj ankaux la genton) al iliaj propraj malkleraj
koroj? Dio ne elektis min, ke mi estu jugxanto. Li, kiu diris, "Ne
mortigu," gxin diris al mi, same kiel al la ceteraj en la mondo.
Maso da tiaj pensoj altrudis sin cxe mia animo, kvazaux min avertante,
ke mi haltu gxis plimulto estos kio postulos mian intermeton, ol tio,
kion mi nun scias. Mi haltadis en la arbetajxo por observi la virojn
festene, kaj poste sxteliris antauxen, Vendredo post mi. Tiamaniere ni
iradis gxis ni venis al la arbetajxlimo. Tiam mi diris al Vendredo,
"Suprenrampu gxispinte tiun arbon, kaj sciigu min, cxu vi povas vidi la
virojn."
Li iris pensrapide, kaj reveninte diris ke ili estas cxirkaux la fajro,
kaj la ligita viro sur la sablo estas la sekvantulo, kiun ili
mortigos. Sed kiam li diris al mi, ke la viro estas blankulo miarasa,
mia sango ekbolis miavejne. Du el la bando iris por senligi la blankan
viron, tial, nun estas por mi pafi.
Je la pafilbruo mi vidis ke la viroj eksaltas de la tero, kie ili
sidis. Estis sendube la unua pafilpafo, kiun ili iam auxdis. Ili tute
ne sciis kien rigardi. Mi nun demetis mian pafilon, kaj ekprenis etan
pafilon; Vendredo lauxfaris, kaj mi ordonis, ke li pafu. Kriegante, la
viroj kuris tien kaj reen.
Mi nun kuregis el la arbetajxo por ke ili min vidu, mia sklavo
sekvante, kompreneble. Ni lauxte ekkriegis, kaj lauxeble kuris al la
blanka viro. Jen li kusxis sur la varmega sablo. Mi tratrancxis la
brancxetajxon aux kanon, per kiu li estis ligita, sed li estis tro
malforta por starigxi aux paroli, tial mi donis al li iom da rumo. Li
sciigis al ni per lauxeblaj signoj, kiom li sxuldas al mi pro cxio, kion
mi faris.
Mi diris, "Pri tio ni poste parolos, sed nun estas necese, ke ni savu
nian vivon." Libere por iri, kien li elektus, Vendredo kuris tien kaj
reen, kaj fortimigis la virojn. Ili kuregis al siaj boatoj, kaj baldaux
trovigxis sur la maro; tiamaniere ni fine liberigxis de niaj malamikoj.
La viro trovita sursable, diris al ni, ke sia nomo estas Karlo, kaj li
venas de Hispanujo. Sed ankaux estas alia bezonanta nian zorgadon viro;
cxar la nigruloj lasis boateton sur la sablajxo, kaj en gxi mi ekvidis
malfelicxulon d
|