ormigi, sed planante gxin elhaki, mi ordonis, ke li
laboru per miaj iloj, kaj post du monatoj konstruigxis fortika boato
sed postulis longtempe por sxovi gxin marbordon.
Vendredo estis sola administranto de gxi, kaj kvankam la boato estis
granda, li gxin movis facile, kaj diris, ke li pensas, ke gxi bone
veturos spite ventblovo. Li ne sciis, ke mi intencas konstrui maston
kaj velon. Mi dehakis junan abion por la masto, kaj tiam mi prilaboris
la velon. Mi tute ne povis fari alie krom ridi, kiam mi vidis, kiel la
sklavo staras kaj rigardegas, observante min velveturigi la boaton.
Sed tre baldaux li eksaltis, ekridis kaj manfrapis, vidante min turni
la velon jen unuflanken, jen aliaflanken.
Nun, irigi la boaton supren la rivereto, kie ni tuj elfosas sxipejon,
kaj kiam estis forfluo ni faris marsxtopilon. Alveninte la jartempo por
ekveturi, ni alportis miajn provizojn por ilin meti surboaton.
Unu tagon mi sendis Vendredon al la marbordo por havigi ian herbon
kreskantan tie. Mi baldaux auxdis, ke li vokas al mi: "Ho, malgxojo! Ho,
malbone! Ho, malbone! Ho, boatoj tie, unu, du, tri!" "Restu
kuragxanime," mi diregis por lin kuragxigi. La malfelicxulo ektremis
fortege, pensante ke la viroj, kiuj lin alportis cxi-tien, nun revenis,
por lin mortigi.
"Cxu vi povas batali?" mi demandis.
"Mi pafi, sed tie tri boatoj, unu, du, tri!"
"Ne timu! Tiuj, kiujn ni ne mortigos, certe ektremos pro la pafilbruo.
Nu, cxu vi volas min helpi, kaj fari gxuste tion, kion al vi estos
ordonita?"
"Mi morti, kiam vi diri morti."
Mi donis al li trinkon da rumo; kaj tion trinkinte li ekprenis hakilon
kaj du pafilojn, kun sxargxo da kugletajxoj. Mi ankaux ekprenis du
pafilojn, kaj sxargxis ilin per grandaj kugletajxoj, kaj pendigis la
grandan glavon miaflanke. De la supro monteta mi ekvidis tra mia
vidilo, ke cxiu boato alportas ok virojn kaj unu sklavon. Ili
surterigxis apud la rivereto, kie arbetaro kreskis gxis la maro. Ili
kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-cxi, povas
diveni pro kiu kauxzo ili alportigxis cxi-tien. Mi sentis, ke mi devas
provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi,
estos necese, ke ni mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris
niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu
antaux ol komandita.
Ni iradis tutan mejlon for de nia vojo, por ke ni atingu la arbetajxon,
por kasxigxi tie. Sed survoje, revenis al mi miaj konsciaj duboj, kaj mi
p
|