li
deziregus esti tie? Mi ektremis tiel, ke mi pli malpli sentis
sendangxera kun li. Mi pensis, reveninte al sia hejmo, ke li ne plu
pripensus pri tio, kion mi lin lernigis kaj kion mi faris por li. Kaj
sciiginte sian genton pri miaj vivmanieroj, li sendube revenos, eble
kun dudekoj, kaj min mortigos poste dancante cxirkaux mi simile al ili
veninte la lastan tempon sur la insulo, dancis cxirkaux la viroj.
Sed tia timo estis vana, kvankam gxi logxis en mia animo longatempe, kaj
mi ne agis tiel bone al li kiel antauxe. De nun, tagon post tago, mi
penis eltrovi, cxu estas kauxzo por mia timo aux ne. Mi diris, "Cxu vi
deziras, ke vi estu ree en via naskolando?"
"Jes, mi esti multe gxoja tie."
"Kion vi tie farus? Cxu vi resovagxigxus?"
"Ne, ne, mi diri bonagi, mangxi pano, lakto, ne plu mangxi homo."
"Kial, ili vin mortigus?"
"Ne, ne mortigus, lerni ami."
Tiam li diris al mi, ke kelke da blankaj homoj veninte al ilia bordo,
ilin instruis pri multaj aferoj.
"Cxu vi do volas reveturi kun mi al via lando?"
Li respondis, ke li ne povas nagxi tiel malproksimen, tial mi diris al
li, ke li min helpu konstrui boaton por veturi en gxi. Je tio li
respondis, "Se vi iri, mi iri."
"Se mi iros? Ili min mangxos."
"Ne, mi kauxzi ili ami vi multe."
Tiam li diris al mi lauxeble, kiel afable ili agis al kelke da
blankuloj. Mi nun montris al li la grandan boaton por sciigi kion li
pensas pri gxi, sed li jugxis, ke gxi estas tro malgranda. Poste ni iris
por rigardi la boaton de la malnova sxipo, kiu tute ne estis en
bonstato, kusxinte tri jarojn en la sunbrilo. La malfelicxulo ne dubis,
ke gxi tauxgos. Sed kiamaniere ni povis tion eltrovi? Mi diris al li, ke
ni devos konstrui boaton tiel grandan kiel tiun, kaj ke li reiros
hejmon en gxi. Li ne parolis unu vorton, sed gravigxis kaj malgxojigxis.
"Pro kio vi cxagrenas?" mi diris
"Vi kolera je mi, kial?"
"Kion vi diras? Mi ne estas malkontenta je vi."
"Ne malkontenta? ne malkontenta je mi? Kial forsendi sklavo?"
"Cxu vi ne diris al mi, ke vi sxatus iri hejmon?"
"Jes, jes, vi kaj mi tie; vi ne iri, mi ne iri."
"Kaj kion mi povos fari tie?"
"Vi fari multe bone! Vi diri sovagxuloj esti bone, koni Dio, pregxi al
Dio, vivi bone."
Ni baldaux ekkonstruis boaton suficxe grandan por ni ambaux. Unue ni
elsercxis kelke da altaj arboj, kiuj kreskis apud la marbordo, por ke
ni povu surnagxigi mian boaton farotan. Mia sklavo planis elbruli la
lignon por gxin bonf
|