li parolis pri boato duoble granda ol la mia.
Unu tagon, mi diris al mia sklavo, "Cxu vi scias, kiu vin kreis?"
Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-cxi vortoj. Tial mi
diris, "Cxu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni pasxas, la
montetojn kaj arbarojn?" Li respondis, ke estas Biko, kies domo
trovigxas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj
la tero ne estas tiel grandagxa kiel li.
"Se tiu-cxi maljunulo faris cxion, kial cxio ne falas sur la genuojn
antaux li?"
Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris, "Cxio diri `O' al li."
"Kien la viroj vialandaj iras, kiam ili mortas?"
"Iri Bikon."
Tiam mi levis mian manon cxielen, kaj diris, "Dio logxas tie. Li kreis
la mondon, kaj cxion en gxi. La luno kaj la steloj estas kreitajxoj de
Lia mano. Dio alsendas la venton kaj pluvon sur la teron, kaj la
riveretojn, kiuj fluadas. Li kasxas la vizagxon de la cxielo per nuboj,
Li kreskigas la herbon sur la kamparo, kaj kreskajxojn por la uzo de la
homaro. La amo de Dio estas senfina. Kiam ni pregxas, Li alproksimigxas
al ni, kaj auxdas nin."
Mi sklavo vere gxojis, kiam li auxdas min paroli pri tiaj aferoj.
Longatempe, li senmove sidis, tiam sopiris, kaj diris al mi, ke li ne
diros plu `O' al Biko, cxar Biko logxas nur spaceton de tie-cxi. Li ne
povas auxdi la homojn gxis ili supreniris la monteton al li.
"Cxu vi supreniris la monteton por paroli al li?"
"Ne, ne, Obesoj iri Bikon, ne junaj."
"Kion la Obesoj diris al li?"
"Diri `O'."
Post kiam mi konvinkis mian sklavon, ke Biko ne estas la vera Dio, li
tiele sentis pri mi, ke mi timis anstatauxigxi por Biko. Lauxeble, mi
penegis, ke li kredu pri Kristo; mi gxin klarigis, gxis fine -- dankon
al Sinjoro -- mi sukcesis, kaj li ekamis Dion tutkore.
Por placxi mian sklavon, mi iomvorte rakontis al li mian tutvivadon. Mi
diris al li, kie mi naskigxis, kaj kie mi pasigis mian infanecon. Li
gxojis pro la rakontoj pri mia naskolando; la komerco portata per gxiaj
sxipoj cxiuparte de la konita mondo. Mi donis al li trancxilon, kio
kauxzis, ke li dancis gxoje.
Unu tagon starante sur la supro monteta orientflanke de la insulo, mi
ekvidis lin, fervore rigardante kontinenten longtempe, kaj poste,
vokante al mi, saltante kaj kantante.
"Kion vi ekvidas?" mi demandis.
"Ha, gxojo!" li respondis kun gxojo fervora en la okuloj. "Ha, gxojo, tie
mia lando!"
Kial li strecxis la okulojn por rigardegi tiun-cxi landon, kvazaux
|