mante de kapo al piedoj. Li sendube
pensis, ke ia mortigisto logxas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke
li estus genufleksanta antaux gxi tiel same kiel antaux mi; kaj
kelkatempe li ecx ne volis tusxi la pafilon, kvankam li parolis al gxi,
se li pensis, ke mi ne cxeestas. Unufoje li diris al mi, ke li gxin
petigis ke gxi lin ne mortigu.
Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el gxi. Vendredo tre miris,
kiam li vidis, ke mi mangxas salon kun gxi, kaj li tordis la vizagxon;
sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj lauxe tordis la
vizagxon. Morgauxtage, mi donis al li pecon da kaprajxo, kiun mi antauxe
pendigis per sxnuro antaux la fajro por gxin rosti. Mia maniero estis,
starigi du stangojn, unu cxiuflanke de la fajro, kun bastono trans
iliaj suproj por subteni la sxnuron. Gustumante la viandon, li sciigis
al mi lauxeble, kiel bona li gxin konsideras.
Morgauxtage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi
vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldaux faris la tutan
laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldaux lernis
paroli al mi. Unu tagon mi diris, "Cxu viagentaj viroj venkas en
batalo?" Li respondis ridete, venkas. "Nu," mi diris, "Kial ili
permesis siajn malamikojn kapti vin?"
"Kuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam." (Vendredo ne ankoraux
povis paroli bone).
"Nu, kion ili faras kun la kaptitoj?"
"Tute mangxi ili."
Tio ne estas bona novajxo por mi, sed mi dauxrigis, kaj demandis, "Kien
ili prenas ilin?"
"Iri loko kie proksa."
"Cxu ili venis tien-cxi?"
"Jes, jes, veni tie-cxi aux aliloke."
"Cxu vi dufoje estis tie-cxi kun ili?"
"Jes, veni tie-cxi."
Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgauxtage mi
lin kondukis al tiu-cxi loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke
li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis
vice dekdu sxtonojn, ilin por mi kalkuli.
"Cxu iafoje boatoj ne estas perditaj cxe via marbordo?" Li respondis ke
ne estas dangxero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke
tre malproksime al la luno -- tio estas, kie la luno jxus levigxis --
logxas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne
dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi
demandis: "Cxu mi povos foriri de tiu-cxi insulo, kaj kunigxi kun tiuj-cxi
viroj?"
"Jes, jes, vi iri en du boatoj."
Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du
boatoj, sed
|