mi la tutan
vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin sxatas.
Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago
de la semajno (Vendredo) cxar li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis
lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno levigxis mi signodonis
al li ke li venu al mi por ke mi donu al li iom da vestajxo, cxar li
neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn,
sed cxar ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la
insulon.
Mia sklavo poste min diris, ke okazis batalego kontraux la apude
logxanta gento, kaj al la partio kiu kaptas virojn, la kaptitoj
proprajxigxas. La malamikoj de mia sklavo akiris kvar virojn; li, unu el
tiuj.
Mi nun faris cxapon leporfelan por mia sklavo, kaj donis al li
kaprofelon por porti cxirkaux la talio. Li treege fierigxis eltrovante
lian vestajxon kiel la mia.
Nokte mi gardis miajn pafilojn, mian glavon, kaj la pafarkon
miaflanke; sed tio ne estis necesa, cxar mia sklavo vere estis plej
fidela al mi. Li faris cxion, kion mi ordonis al li, tutkore; kaj mi
sciis, ke li oferus sian vivon por savi la mian. Kion povas fari viro
pli ol tio? Ho, la gxojo, cxar mi lin havis cxe tiu-cxi dezerta insulo por
min kuragxigi.
Lauxeble mi instruis lin, infane li estis, por ke li faru kaj sentu
tion, kio estas prava. Mi lin trovis kapabla kaj sportema; kaj li
penegadis lerni cxion, kion mi diris al li. Nia vivo pasis trankvile,
ebenavoje; kaj se ne estus nauxzaj festenoj faritaj cxe la marbordo mi
ne dezirus forlasi la insulon.
Cxar Vendredo ne ankoraux perdis la guston por tiaj festenoj, mi pensis,
ke estos la plej bona por li, se li gustumos la viandon de bestoj;
tial unu tagon mi lin kunprenis al la arbaro sportige. Mi ekvidis
kaprinon en la ombrajxo kun siaj du idoj. Mi brake prenis Vendredon,
kaj signodonis al li, ke li ne movigxu, kaj tiam mi mortpafis unu idon;
sed la pafilbruo tremigis la malfelicxulon. Li gxistiam ne ekvidis la
idon nek sciis ke gxi nun estas malviva. Li fortiris sian veston de la
brusto por senti cxu tie estas vundo, tiam li genuis antaux mi kaj
ekprenis miajn genuojn kvazaux pregxante, ke mi ne mortigu lin.
Por montri al Vendredo, ke lia vivo estas sendangxere, mi mankondukis
lin kaj ordonis al li, ke li alportu la idon. Tre baldaux mi ekvidis
akcipitron sur arbo, kaj mi diris, rigardu la pafilon, akcipitron, kaj
la teron; tiam mi mortpafis la birdon. Sed mia sklavo tiufoje
timsignigxis pli ol antauxe, tre
|