iko, kaj tiamaniere ili atendis la
morton. Kiom sxangxigxis la sceno, tiam, tute sovagxa pro la batoj ondaj
kaj la mugxado venta! Nun, cxio estis trankvila -- la morto elfaris sian
celon, kaj cxiuj ricevis gxian baton, escepte la hundo, kiu estis la
sola kreitajxo, kiu postvivis.
Mi divenis, ke la sxipo venis de Hispanujo, kaj mi trovis sur gxi multe
da oro. Mi metis kelke da kestoj surboaton, sed ne atendis por
eltrovi, kion ili enhavas, kaj kun ili kaj tri bareloj da rumo, mi
revenis.
Hejme, mi trovis cxion same tiel, kiel mi gxin lasis -- miaj kaproj, la
katoj, kaj la birdo. La vidajxo en la cxambro de la kuiristo restadis
tage kaj nokte en mia animo, kaj por reforti min, mi trinkis iom da
rumo. Tiam mi ekhejmportis mian sxargxon de la marbordo, kie mi antauxe
gxin lasis. En la kestoj trovigxis du grandaj sakoj da oro, kaj kelke da
fandajxoj oraj; apud ili trovigxis tri boteletoj kaj tri sakoj da
pafajxo, kiuj estas granda akiro.
De nun gxis dujare, cxio prosperis al mi; sed ne estis dauxronta.
Starante unu tagon sur monteto, mi ekvidis ses boatojn, marborde. Kion
eble signifas tio? Kie estas la viroj, kiuj ilin alkondukis? Kaj pro
kiu kauxzo ili alvenis? Mi ekvidis per mia vidilo, ke almenaux tridek
trovigxas orientflanke de la insulo. Ili havis viandon sur la fajro,
cxirkaux kiu, mi vidis, ili dancadis. Poste ili prenis viron el unu el
la boatoj. Liaj manoj kaj piedoj estis ligitaj, sed kiam ili malligis
liajn ligilojn, li kuris lauxeble rekte al mia domo.
Por diri la veron, ekvidante, ke cxiuj ceteraj kuris por lin kapti,
miaj haroj starigxis pro timo. En la rivereton li nagxis simile al fisxo,
kaj lia saltego alportis lin tra la rivereto iombate. Cxiuj nun cxesigis
la cxasadon escepte du, kaj tiuj-cxi nagxis tra la rivereto sed neniel
tiel rapide. Nun, mi pensis, estas por mi la okazo helpi la
malfelicxulon, kaj mia koro min diris, ke estos bone tion fari. Mi
prenis miajn du pafilojn, malsupreniris la sxtupetaron kaj
suprenkuregis la monteton, malsupren tra vojeto por renkonti ilin.
Mi signodonis al la malfelicxa sklavo, ke li venu al mi, kaj samtempe
mi suprenkuris por renkonti la du virojn cxasante lin. Mi kuris al la
unua, terenbatis lin pafiltenile. Mi vidis, ke la alia celis pafarke
al mi; tial, por savi mian vivon, mi lin mortpafis.
La fumo kaj pafilbruo, tiom terurigis la sklavon, ke li tuj venkigxis
kvazaux pro songxado. Mi kriegis, ke li venu al mi, kaj mi, penis montri
al li, ke mi estas am
|