n enfermis
en parko, en kiu trovigxis arboj por sxirmi ilin kontraux la suno. Unue,
mia parko havis tri mejlojn cxirkauxe; sed mi pripensis, ke en tia
granda spaco, la kapridoj tiom sovagxigxos, kvazaux ili vagus tra la tuta
valo, kaj malpli da spaco estus pli bone; tial plektbarilon mi faris
kaj tiun planti okupis min tri monatojn.
Mangxante, mia hundo sidis kun mi, kaj sur skabeloj unu kato cxiuflanke,
dum Polo paroladis al ni. Nun, unu vorton aux du rilate al la vestajxo,
en kiu mi vojagxis cxirkaux la insulo. Mi multe pensis, kiel mia vestajxo
estus ridinda en la stratoj de mia naskurbo. Mi portis kaprofelan
alcxapon havante pendantan vizieron por deteni la sunbrilon kaj la
pluvon de mia kolo, kaprofelan veston kies rando tusxis miajn koksojn,
kaj kaprofelon sur miaj kruroj, partojn da felo cxirkaux miaj tibioj,
sed ne sxuojn. El sama materialo mi havis cxirkaux mia talio largxan
zonon, kiun mi povis alligi per du ledrimenoj, kaj de gxi cxe mia
dekstra flanko pendis segilo kaj hakilo, kaj maldekstre, saketo de
pafajxoj. Mia barbo ne trancxigxis de kiam mi alvenis. Sed suficxe, pri
mia sxajno, cxar cxeestis neniu por min vidi.
Mi baldaux estis vidonta strangan vidajxon, kiu estis sxangxonta mian
tutan vivon sur la insulo.
Unu tagmezon, promenante sur la marbordo cxe parto al mi nekonata, kion
jen vidi sur la sablo krom la impreson de homa piedo! Mi sentis,
kvazaux tenate per katalepsio, kaj ne povis movigxi de la loko.
Baldaux mi ekrigardis cxirkaux mi, sed ne estas videbla iu. Kion signifas
tio? Mi iris tri-aux-kvarfoje por gxin rigardi. Jen estas -- la impreso
de piedo homa; piedfingroj, kalkano, kaj cxiuj partoj de la piedo. Kiel
povis gxi veni tien?
Mia kapo kvazaux nagxis pro timo; kaj lasante la lokon, mi iris du aux
tri pasxojn, rigardis, kaj plu, same. Mi timemigxis je la sxtipo de
maljuna arbo, kaj kuris domon, kvazaux por mia vivo. Kiamaniere povis
io homforma alveni al tiu-cxi marbordo sen mia scio? Kie estas la sxipo,
kiu alkondukis tion? Tiam, malpreciza teruro kaptis mian animon; ke,
eble ia homo aux aro da homoj eltrovis min; kaj ke eble intencas
mortigi min, aux rabi cxion, kion mi havas.
Kia stranga afero estas la vivo homa! Unu tagon ni amas tion, kion ni
malamas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni sercxas tion, kion ni evitas
la sekvantan tagon. Unu tagon, ni deziras tion, kion ni timas la
sekvantan tagon. Tiamaniere ni vivadas. Jen, de kiam mi estis jxetita
sur tiun-cxi insulon, la gran
|