tutajn
esperojn pri lasi tiun-cxi insulon. Sed estas dece, ke mi ankaux
pripensu jene: Mi estas sinjoro de la tuta insulo, efektive regxo. Mi
havas lignon per kiu mi povas konstrui sxiparon, kaj vinberojn, se ne
grenon, por gxin sxargxi, kvankam mia tuta ricxeco estas nur kelke da
ormoneroj." Por ili mi ne havas ian uzon, kaj volonte estus donanta
ilin por kvaronbusxelo da pizoj kaj iom da inko; la lastnomitan mi
pleje bezonis. Sed estas plej bone pripensi pli multe pri tio, kion mi
havas, ol pri tio, kion mi ne havas.
Denove, mi provas konstrui boaton, sed mi nun decidis, ke gxi havu
maston; cxar sxipveloj estos tre utilaj. Mi faris ferdekon je la antauxa
kaj je la posta parto por deteni la maran sxauxmon, keston por nutrajxo,
kaj por mia pafilo apogilon kun kovrilo, por gxin sxirmi kontraux la
malsekeco. Pli bone ol cxio mi povis surmarigi tiun-cxi boaton.
Unue, mi krozadis sur rivereto, sed baldaux mi kuragxigxis, kaj veturis
cxirkaux mia insulo. Mi kunprenis panon, kukojn, poton da rizo, iom da
rumo, duonkapron, du surtutojn, unu por kusxejo, la alia por noktsxirmo.
Mi ekveturis je la sesa jaro de mia regado. Orientflanke de la insulo
trovigxis granda pinto sxtonega, kiu staris du mejlojn de la terbordo,
kaj sablajxo etendis sin duonmejle de la sxtonegoj terborden. Por
cxirkauxiri tiun pinton mi devis veturi malproksimen enmaron, kaj tie mi
preskaux perdis mian vivon.
Tamen, mi fine revenis hejmon. Survoje tien tute lacigita pro la
laboroj boataj, mi kusxigxis en ombron por ripozigi mian korpon, kaj
dormadis. Sed jugxu, se eble, kiel mi ektremis, kiam vocxo min vekas de
mia dormo, kaj trifoje elparolas mian nomon! Vocxo en tiu-cxi sovagxa
loko! Ja vokante min per mia propra nomo! Tiam diris la vocxo, "Kie vi
estas? Kie vi estis? Kiel vi venis tien-cxi?" Baldaux mi tute komprenis;
cxar, sur la plektbarilo, sidas Polo, parolante vortojn jam lernitajn.
Mi nun sercxis kaprojn, kaj ordigis kaptilojn por ili, kun rizo por
allogajxo. Mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis
ordigitaj, sed la allogajxo forigxis. Tial mi elpensis novan manieron
por kapti ilin, farante puton kaj kovrante gxin per bastonoj kaj herbo
por gxin kasxi; tiamaniere mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da
kapridoj. Sed la maljuna kapro estis multe tro furioza por mi, tial mi
gxin liberigis.
Mi alportis la kapridojn hejmen, kaj malsatigis ilin longatempe, gxis
fine, ili mangxis el mia mano, kaj tute malsovagxigxis. Mi ili
|