fontojn,
kaj riveretojn. Tial mi ekiris kaj returnante alportis kun mi limetojn
(malacidajn citronojn) kaj bonegajn vinberojn, grandajn kaj maturajn.
Mi pendigis la vinberojn en la sunbrilo, por ke ili sekigxu, kaj post
kelke da tagoj, mi alportis ilin domon, por estonta provizo. La
valeto, sur kies deklivoj ili kreskis, estas malvarmeta kaj verda, kaj
tra gxi kuras klara rivereto, kiu donas al la loko tian grandan cxarmon,
ke mi deziris logxi tie.
Sed ne estas elvido sur la maron de tiu-cxi valeto; kontrauxe, miaflanke
de la insulo sxipoj ne povus alproksimigxi, kiujn mi ne vidus de mia
domo; tamen, la verdaj molaj deklivoj sxajnis tiel dolcxaj kaj fresxaj,
ke mi tie pasigis multe da mia tempo.
La unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi gxin dissemis
tro malfrue; la dua jaro, gxi difektigxis pro la senpluveco; sed la tria
jaro, la greno bone elkreskis.
Mi eltrovis, ke la leporoj nokte kaj tage logxis inter gxi, kontraux kio
estas nenia helpo krom planti densan plektbarilon cxirkaux gxi; kaj tion
fari, okupis min pli ol tri semajnojn. Mi mortpafis la leporojn tage,
kaj mallumigxe, cxene mi alligis la hundon al la pordego, por boji la
tutan nokton.
Tempete, la greno elkreskis, kaj fine maturigxis; sed, same kiel antauxe
la leporoj difektis gxin en la trunketoj, nun la birdoj mangxis gxin en
la spikoj. Je mia pafilbruo, aroj da ili suprenflugis; kaj mi
komprenis, ke nenia greno estus lasota; tial mi decidis algardi nokte
kaj tage. Mi kasxigxis apud la plektbarilo kaj povis vidi, ke la birdoj
sidas sur la arboj, kaj observas, poste malsupreniras unu post alia,
kiel antauxe.
Nun cxiu grajnero da tritiko sxajnis kvazaux bulketo da pano. Sed por
forigi tiujn-cxi birdojn, mia proceduro estis la jena: mi mortpafis
tri, kaj pendigis ilin kiel sxtelistojn por timigi cxiujn, kiuj venos
pro la greno; kaj de tiam, tiel longe kiel la mortigitoj pendis tie,
ne alproksimigxis birdo. Post kiam la greno maturigxis, mi faris
falcxilon el glavo el la sxipo, kaj havigis mian rikolton.
Malmulto el ni pripensas la koston je kiu bulko estas farata.
Kompreneble ne trovigxis tie-cxi plugilo por turni la teron, nek fosilo
por gxin fosi; tial mi faris unu el ligno; sed tiu baldaux eluzitigxis
kaj pro manko de rastilo mi uzis brancxon de arbo. Alportinte hejmen la
grenon, mi devas drasxi, senrubigi kaj konservi gxin. Nun mi bezonas
muelilon por mueli gxin, kribrilon por kribri gxin, kaj fermentilon por
fermenti gxin, por
|