tagigxo. Mi
songxis, ke mi kusxas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron;
malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere,
gxi ektremis same kiel antaux kelke da tagoj; kaj tuta mondo sxajnas
plenfajre. Li alproksimigxis kaj diris al mi. "Cxar mi ekvidas, ke en
cxiuj-cxi malgxojoj vi ne pregxis, vi devis morti." Tiam mi vekigxis, kaj
eltrovis, ke gxi estis songxo. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la
tutan tagon, ke mia atako reokazos.
Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por
mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: "Kio estas la maro, kio estas
cxirkaux mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu gxin kreis, ankaux kreis
la aeron, la teron, la cxielon. Kaj kiu estas tiu? Estas Dio, kiu
faris cxion. Nu, tial, se Dio faris cxion, devis esti Li, kiu regas
cxion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj farajxoj povas okazi,
pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malgxoja mi
estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-cxi. Kial? Dio.
Tiam ia vocxo sxajne diris: "Cxu vi demandis, kial Dio faras tion al vi?
Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la Mauxroj, kiuj sursxipigxis,
kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis
dissxirita de la sovagxaj bestoj cxe la marbordo. Demandu, kial vi ne
mallevigxis en la profundan maron kune kun la ceteraj sxipanoj, anstataux
ol bone atingi la insulon.
Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekigxante estis sendube la
triahoro morgauxtage, laux la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago
cxar mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia
fosto, cxar, poste, mi eltrovis mankon da unu entrancxo.
Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam
alportis el la sxipruino kaj gxisnune mi ne legis ecx unu pagxon. Miaj
okuloj falis sur kvar vortojn, sxajnante enmetite por mia tiama
konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tusxis la veran
fonton de mia timo. Estis la jenaj: "Mi vi ne forlasos." Ili logxas en
mia koro gxisnune. Mi mallevis la libron por pregxi. Mia krio estis,
"Dio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn." Estis la unua fojo
kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj auxdas min, Koncerne mia enua
vivo, gxi ne estis pripensinda; cxar nun nova forto eniris en min, kaj
sxangxigis miajn cxagrenojn kaj gxojojn.
Parto III
Mi jam estis dekdu monatojn sur la insulo, kaj mi pripensis, ke estas
tempo por mi gxin esplori por ke mi trasercxu gxiajn arboretojn,
|