birdoj el la gento kolomba, kiuj
faris siajn nestojn en la fendetoj de la sxtonegoj.
Mi devis kusxigxi malhelige gxis mi faris lampon, per kaprograso metita
en argilujon, kaj peceto da kanabo kiel mecxo, farante bonan lumon.
Trovinte uzon por la sako enhavinta la nutrajxon kortbirdaran sursxipe,
mi eljxetis la sxelojn. Estis gxuste kiam falas la pluvegoj, kaj
kelkmonate, elkreskis trunketoj da rizo, tritiko kaj sekalo. Tempe, la
greno maturigxis kaj mi gxin konservis kaj zorge semis cxiujare; sed mi
ne povis fanfaroni pri rikolto de tritiko gxis post tri jaroj, kiel
baldaux estos montrata.
Nesongxita afero nun okazis sur la insulo kiu timegis min. Jen, la tero
tremegadis, kiu dejxetis teron de la sxtonajxo kun lauxta krako -- ree
okazis tremo -- kaj nun tero defalis de la tegmento de mia kaverno. La
maro ne vidigxis kiel antauxe, cxar la tremoj tie estis tiel fortegaj
kiel sur la tero. La movado de la tero malsanigis min, kaj estis bruo
kaj kriego cxirkaux mi.
Triafoje tia tremo okazis; kaj kiam gxi pasigxis, mi sidis senmove sur
la tero nesciante kion fari. Tiam la nuboj malklarigxis, la vento
levigxis, arboj elradikigxis, la maro sxauxmamasigxis, kaj granda parto de
la insulo ruinigxis per la ventego. Mi pensis, ke la mondo finigxas.
Trihore, cxio trankviligxis, sed pluvo falis tiun tutan nokton kaj
grandan parton de la sekvanta tago. Kvankam tute lacigita, mi nun
devis movi miajn ajxojn al sendangxera loko.
Mi sciis, ke mi ja bezonos ilojn, kaj estos necese, ke mi akrigu ilin
sur la sxtono, cxar ili estis malakraj kaj eluzitaj. Sed, cxar du manoj
estas necesaj por surteni la ilon, mi ne povis turni la sxtonon; tial
mi faris radon per kiu mi povis gxin turni piede. Tio ne estis facila
tasko, sed fine mi elfarigis gxin.
Kelkatage, la pluvo faladis kaj malvarma tremfrosto min venkis; baldaux
mi malsanigxis. Mi havis dolorojn en mia kapo, nokte mi ne povis dormi,
kaj miaj pensoj estis malkvietaj kaj strangaj. Jen mi ektremis pro
malvarmo, kaj jen pro varmego kun svensvetoj, po seshore. Malsanante,
mi devis foriri kun mia pafilo por havigi nutrajxon. Mi mortpafis
kapron, sed estis malfacila tasko gxin alporti domon, kaj pli multe,
gxin kuiri.
Mi pasis la sekvantan tagon lite, kaj sentis duonmorte pro soifo; ja,
mi estis tro malforta por levigxi, por trinki. Mi kusxis kaj ploris,
trahore kriis infane: "Sinjoro, rigardu min! Sinjoro, rigardu min!"
Fine, la atako finigxis, kaj mi ekdormis kaj ne vekigxis gxis
|