n restadis en mia koro gxis mia kapo doloras pro
gxia pezo.
Mi estis malapud la vojkuro de sxipoj; kaj, ho! kia enuigo esti jxetita
sur tiun-cxi solecejon sen iu por ami min, por ridigi min, por plorigi
min, por pripensi min. Estis enuige vagi, tagon post tagon, de la
arbaro al la marbordo, kaj de la marbordo reen al la arbaro, kaj dume
cxiam okupi min per miaj propraj pensoj.
Tiom, pri la malgxoja sxajno de mia stato; sed simile al la plimulto da
aferoj gxi havis luman flankon tiel same kiel malluman. Cxar tie-cxi mi
estis sendangxere sur tero, kontrauxe la ceteraj de la sxipanaro estis
perdintaj. Nu, pripensis mi, Dio, kiu regas mian la sorton, kaj
kondukas min per Sia mano, nun povas min savi de tiu-cxi stato, aux
alsendi iun por apudesti cxe mi. Mi ja estas jxetita sur krudan kaj
dezertan parton de la terglobo, sed ne trovigxas sur gxi sovagxaj bestoj
por mortigi aux vundi min. Dio sendis la sxipon tiel apud mi, ke mi
povis havigi cxion, kion mi bezonos por la restajxo de miaj tagoj. Estu
la vivo, kia gxi estos, tre multe estas, pro kio mi devas danki al Dio.
Kaj mi baldaux forlasis cxiujn malgxojajn pensojn, kaj ecx ne plu rigardis
pro velsxipo.
Miaj posedajxoj el la sxipruino jam kusxis en la kaverno dek monatojn,
kaj estas nun tempo por ordigi ilin, cxar ili plenigis la tutan spacon,
kaj ne lasis al mi ion enlogxejon; tial mi pligrandigis mian
kaverneton, elfosante gxin pli malantauxen en la sablan sxtonegon. Poste
mi etendis gxian enirejon gxis la palisaro, kaj tiamaniere faris
postvojon al mia domo. Tion farinte, mi fiksis bretaron cxiuflanke, por
enteni miajn posedajxojn, kio kauxzis mian kavernon prezenti sxajnon
kvazaux magazeno plena je komercajxoj. Por fabriki la bretarojn mi
dehakis arbon, kaj ellaboris gxin per segilo, hakilo, rabotilo, kaj
kelke de aliaj iloj.
Tiam mi faris segxon kaj skribtablon. Mi frumatene levigxis kaj laboris
gxis tagmezo. Mangxinte mian mangxon, mi foriris kun mia pafilo.
Reveninte, mi laboris gxis la suno mallevigxis, kaj fine mi min kusxigis.
Mi okupis min pli ol semajno aliformante kaj pligrandante mian
kavernon, sed mi gxin faris multe tro grande; cxar, iomtempe, la tero
defalis de la tegmento kaj se mi enestus, kiam tio okazis, mi estus
perdinta mian vivon. Mi nun devis starigi fostojn en mia kaverno kun
tabuloj trans iliaj suproj farante tegmenton el ligno.
Iam foririnte kun mia pafilo, mi mortpafis sovagxkaton, el kies felo mi
faris cxapon; kaj mi trovis kelke da
|